Absoluta muziko

muziko sen konkreta temo

Absoluta muziko (lat. absolutus, "sendepende, malligita") estas muziko, kiu libere de nemuzikaj influoj kaj modeloj (kiel poezio, pentrarto, skulptarto, danco, naturo, tekniko) nur sekvas sian propran idealon kiel arto. La ideo de la absoluto en la muziko deiris ĉefe de la sonatoj kaj simfonioj de la malfrua 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Absoluta muziko estas instrumenta muziko, kiu ne estas programmuziko. Reprezentantoj de absoluta muziko estas ekzemple Johannes Brahms, Robert Schumann kaj Anton Bruckner.

La nocio devenas de Richard Wagner, kiu uzis ĝin en negativa senco de historia misevoluo kaj kontraŭis ĝin al sia ideo de muzikdramo: „Absoluta muziko“ estus apartigita de la ceteraj artoj kaj de la vivo. Per la 9a- simfonio Ludwig van Beethoven atingus la kulminon de ĉi tiu evoluo kaj jam subigus ĝin per la aldono de ĥoro kaj teksto. La muzika dramo de Wagner do estus la logika konsekvenco. Muziko ne fariĝu „celo“, sed restu „ilo“ (Opero kaj Dramo).

La muzikkritikisto Eduard Hanslick levis en sia traktaĵo Vom musikalisch Schönen (Pri la muzike bela, 1854) la „puran“ instrumentmuzikon al idealo. Persone li preferis la operon kaj la simplan muzikon, tamen lia malamikeco kontraŭ Wagner pelis lin en ĉi tiun rolon.

Literaturo kaj fontoj redakti

  • Carl Dahlhaus: Die Idee der absoluten Musik. 3. Auflage. Bärenreiter, Kassel 1994, ISBN 3-7618-0821-6.