Absoluta sonsento estas la natura kapablo, kiun povas havi persono por identigi sonon aŭ kanti ĝustan noton sen ia ekstera referenco.

Homoj kun pasiva absoluta sonsento kapablas identigi individuan noton, kiun ili aŭdas, kaj identigi la kernan noton de kunmetaĵo (antaŭkondiĉe de ioma muzika scio). Iuj kapablas identigi kelkajn notojn luditajn samtempe, kaj sekve identigi kompleksajn kunsonojn. La homoj kun pasiva absoluta sonsento ne ĉiam kapablas kanti ĝustan noton.

Homoj kun aktiva absoluta sonsento povas kanti ĉiun apartan noton laŭ indiko, sen antaŭa referenco.

La nombron de posedantoj de aktiva absoluta sonsento oni ĝenerale taksas 1 el 10 000 personoj.

Historio redakti

Studoj pri absoluta aŭda kapablo probable komenciĝis en la 19-a jarcento kaj temis pri la kompreno de la fenomeno kaj mezurrimedoj. Oni ankaŭ trovis, ke aliaj bestoj kiel vespertoj, lupoj kaj birdoj povas absolute detekti sonan altecon.

Diferencoj en konscio anstataŭ sono-sorbado redakti

Fizike kaj funkcie ne ekzistas diferenco inter homoj kun kapablo kaj tiuj, kiuj malhavas ĝin. Tio estas, neniu fiziologia diferenco troviĝis en la aŭda sistemo. La diferenco probable estas en la konscio, kiu disvolviĝas en la supra korteksa tavolo kaj kiu ebligas memori kaj rekoni frekvencojn simile al la identigo de koloroj.

Kiel rilatas al lingvo? redakti

Oni trovis, ke parolantoj de tonaj lingvoj (kiel la ĉina kaj la vjetnama) havas pli altan efikon de tiuj kun absoluta aŭdo.

Vidu ankaŭ redakti