La absolutivo estas gramatika kazo en la tielnomataj ergativaj lingvoj. Ĝia baza rolo estas montri la gramatikan subjektecon en netransitivaj frazoj kaj la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj. La absolutivo estas en konkurenco kun la ergativo. En ergativo-absolutivo-lingvoj kutime en ergativo portas kazomarkilon (finaĵo, prefikso, markilvorto), dum la absolutivo estas markita per nul-elemento. La kontrasto de ergativo-absolutivo-lingvoj estas nominativo-akuzativo-lingvoj, en kiuj kutime la akuzativo estas markita per kazomarkilo kaj la nominativo estas markita de nulelemento. Simple dirite: en netransitivaj frazoj nominativo (de nominativ-akuzativ-lingvo) kongruas kun absolutivo (de ergativ-absolutiv-lingvo), dum en netransitivaj frazoj absolutivo kongruas kun akuzativo.

Vidu ankaŭ redakti