Abuŝiria Ribelo estis insurekcio en 1888-1889 fare de la araba kaj svahila loĝantaroj de la marbordaj zonoj de Orienta Afriko kiujn la sultano de Zanzibaro estis devigita havigi al Germanio en 1888. Finfine ĝi estis subpremita pere de brit-germana blokado de la marbordo kaj sekva konkero de la marbordo fare de germanoj.

La germanoj fitraktis la indiĝenojn, dum la araboj timis pro sia komerco de eburo kaj sklavoj. La ribelo estis estrita de la komercisto Abuŝiri ibn Salim al-Harthi, kiu ricevis apogon kaj de araboj kaj de la svahilaj lokaj triboj. La ribelo etendiĝis tra la tuta marbordo el la urbo Tanga norde ĝis Lindi kaj Mikindani sude. La reprezentantoj de la Germana Kompanio de Orienta Afriko estis forpelitaj aŭ murditaj escepte de la setlejoj en Bagamoyo kaj Daresalamo.

Post la venko super la ribelo, Abuŝiri, survoje al Mombasa, estis finfine perfidita de la germanoj decembre 1889 kaj estis kondamnita al mortopuno fare de milittribunalo kaj publike pendumita en Pangani.