Abu-Said Abol-Ĥejr

Abu-Said Fazl-ol-lah Abol-Ĥejr Ahmad de Mejhano, mallonge konata kiel Abu-Said Abol-Ĥejr, unu el la plej famaj mistikuloj de Persujo, nuna Irano, kiu aliigis mistikismon de suferado al ĝuado. Li disvastigis tre revoluciajn sintenojn kaj ceremoniojn en sufiismon en Ĥorasan-provinco malgraŭ multege da kontraŭstaroj de religiestroj kaj eĉ de aliaj sufioj. Li naskiĝis en la 7-a de decembro 967 en Mejhan-urbeto ĉ. 80km oriente de Saraĥs-urbo en Ĥorasan-provinco de Irano. Abu-Said forpasis en la sama urbeto en la 12-a de januaro 1049.

Abu-Said Abol-Ĥejr
Persona informo
ابوسعید ابوالخیر
Naskiĝo 7-an de decembro 967 (0967-12-07)
en Miana, Ĥorasano
Morto 12-an de januaro 1049 (1049-01-12) (81-jaraĝa)
en Ĥorasano
Tombo Miana vd
Religio islamosunaismosufiismo vd
Lingvoj persa vd
Loĝloko Miana • Nejŝaburo vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo teologo • poeto vd
Laborkampo sufiismomistikismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aliiginto de Mistikismo: de Suferado al Ĝuado redakti

Abu-Said vivis ĉ. 80 jarojn. La unuan duonon de sia vivo, li pasigis en asketeca suferado kaj malkomforto dum la studado, tamen sekve de turnopunkta vizio, la postan duonon de la vivo, ekde kiam li instruis, li pasigis tre gaje kaj komforte; la saman ŝanĝon li estigis en mistikismon, kies adeptoj ĝis tiam serĉis feliĉon pleje tra suferado, sed li pruvis ke ankaŭ tra ĝojo tio eblas!

Ĝuado kaj Suferado redakti

Kvankam ĉiuj sufioj komune havas ĉafajn principojn inter si, tamen oni povas klasifiki ilin laŭ tre diversaj vidpunktoj en multe malsamajn kategoriojn. Laŭ unu el la plej distingaj kategoriduoj oni povas dividi ilin al “Ĝuantaj mistikuloj” kaj “Suferantaj mistikuloj”. Se ni komparu Abu-Saidon ekz-e kun unu el liaj samtempaj mistikuloj grandaj nomata ŝejĥo Abol-Hasan Ĥaragani (962-1033), la malsamecoj inter ili du tre evidente montros sin ĉi-rilate.

Ĥaragani, Suferanta Mistikulo redakti

Ĥaragani apartenis al grupo de sufioj kredantaj ke la vojo al superaj etapoj de sufiismo pasas tra suferado, aŭ sin-suferigado. Ekz-e, pri li diritas – eble kun troigo - ke ĉe noktiĝo li surmetis vestaĵon el gelimo*, t.e. maldelikata lana ŝtofo, kaj malliberigis sin per ĉenoj. Foje, li mem eldiris al AbuSaid pri iliaj diferencoj tiel ĉi:

“Via vojo estas tra gajeco kaj ĝojo, kaj nia vojo tra malĝojo kaj tristo”.

Ankaŭ ŝejĥo Farid-ud-din Attar (1119-1229?), mem giganta mistikulo kaj poeto, kiam volis prezenti pri Ĥaragani, en sia fama verko Tazkerat-ol-Oŭlija (Biografioj de Kunuloj), kio estas kvazaŭ “Kiu estas kiu en mistikismo”, komencis ĉi tiel:

“Tiu maro de ĉagreno, tiu monto de obstino, tiu …”.

Attar estas tre alte respektata vizaĝo en la mistikismo, ekz-e Moŭlana, okcidente pli konata kiel Rumi (1207-1273) konsideris lin multe pli superan ol si (bv. vd. Irana Esperantisto, aŭtuno 2003, N-ro 5, Jaro 2, pp. 4-7 ). Cetere, Abd-or-Rahman Ĝami (1414-1492), persa poeto kaj mistikulo, en sia fama verko Nafahat-ol-Ons (Amikecaj Blovetoj), citas jenan diraĵon de Ĥaragani:

“Pasas kvardek jaroj ke mia nafso* (t.e. ‘memo’ aŭ ‘animo’ - ĉi tie ‘la needukita’) deziras glason da malvarma ŝorbeto aŭ jogurto, kaj ankoraŭ mi ne donis tion al ĝi.”

Certe ankaŭ al Ĥaragani okazis ekzaltaj momentoj, samkiel al ĉiuj mistikuloj okazas, sed ŝajnas ke la plej multan tempon li pasigis en asketeca sin-suferigado kaj malgajemo.

Abu-Said, Ĝuanta mistukulo redakti

Tamen, pri Abu-Said validis la malo, t.e. liaj paroloj kaj vivmaniero gajoplenis – kaj tio fakte validas pri li de post kiam li finis la studadon, eltrovis sian memon kaj komencis la instruadon. Pri aŭ de Abu-Said, krom en Tazkerat-ol-Oŭlija, Attar rakontis almenaŭ en kvar aliaj siaj verkoj en dek ok poemrakontoj. Ekz-e li diris:

“Ĉie, kien atingas la paroloj de Abu-Said, ĉies koroj ekgajiĝas”.

Abu-Said eĉ estis la unua mistikulo kiu disvastigis "samaon"* en Ĥorasano inter la sufioj. "Samao"* estas arab-devena vorto kun la senco “aŭdi/aŭskulti” kaj en sufia terminologio signifas belan kanton kaj kantadon ekzaltan kio iam kondukas al dancado kaj ekstazo de sufioj. Multaj kredas ke robajoj de Abu-Said estis la unuaj poemoj, kiujn sufioj ekkantis dum "samaoj"*. Tiaj dancoj rolas simbole kaj pere de ili, sufioj intencas supreniri de materiala al spirituala mondo. Ankoraŭ deptoj de certaj skoloj de sufiismo praktikas la "samaon"*.

Laŭhistorie, komence Abu-Said spertis fortajn kontraŭstarojn de la lokaj religiuloj ĉi-proe, sed sekve de sia alta sociemo, populareco kaj klero – kaj laŭ iuj rakontoj pere de sia "farasato"*, t.e. la povo “legi” alies mensojn - li estis sukcesa enkondukante siajn iniciatojn kaj reformojn en mistikismon kaj li registriĝis en la historio kiel la unua en Ĥorasano disvastiganta gajajn rondojn praktikante "samao"*-ceremoniojn divers-okaze. Fakte liaj iniciatoj povis aliigi la sufiismon en vivmanieron kaj mondovidon gajecan, anstataŭ la mala kaj asketeca, kiu regis ĝis antaŭ li.

Ankaŭ en liaj restintaj diraĵoj, multloke oni renkontiĝas kun liaj klare esprimitaj kuraĝigoj por (r)esti gaja:

“Juĝado estas miskredanteco, atribui al alia(j) estas paganeco, kaj gajado estas farendaĵo.”

Suferoplena Studado redakti

Abu-Said dekomence neniel ĝuis tian gajemon, fakte male, li unue pasigis longegan tempon en suferado por atingi al tiu ĉi etapo gajeca … preskaŭ 40 jarojn de sia junaĝo! Infanaĝe pere de la patra interesiĝo kaj partoprenado en sufiajn rondojn, li konatiĝis kun mistikismo. Estis en sama periodo kiam li renkontiĝis kun sufia poeto Abolgasem Beŝr Jasin (m. 990), kiu konstatinte grandan talenton en AbuSaid, fariĝis lia unua instruisto pri mistikismo. Junaĝe Abu-Said iris al Marv-urbo por kvinjara studado ĉe Ahmad al-Ĥezri (m. inter 983 kaj 1000). Post tio kvin pluajn jarojn li studis ĉe Ahmad al-Gaffal (m.1026). Lia studado dum tiuj ĉi 10 jaroj ampleksis religiajn kaj beletrajn stud-objektojn. Sekve de tio, irinte al Saraĥs-urbo por studi pli alte la religiajn stud-objektojn pere de Abu Ali Zaher-ebn Ahmad (m. 999), li allogiĝis al frenezeska sufio nomata Logman Saraĥsi, kiu impresis lin tre forte, kaj pere de kiu li konatĝis ankaŭ kun tiea sufio nomata Abolfazl Saraĥsi (m. ?997). Nun li pasigis sian tempon en iu "ĥangaho"*, t.e. kunvenejo de derviŝoj, ŝejĥoj kaj sufioj. Tiu ĉi "ĥangaho"* estis de Abolfazl, kiun Abu-Said nun konsideris kiel sian pir-on* laŭlitere “maljunulo” sed sufi-kuntekste: “gvidanto”.

Laŭ la rekomendo de la majstro Abolfazl, Abu-Said reiris al la naskiĝurbo. Sed, li pasigadis ankoraŭ 15 longajn jarojn en soleco kaj suferado asketeca en Mejhano kaj ties ĉirkaŭaj dezertoj kaj montoj. De tempo al tempo li iris al la majstro en Saraĥso por peti respondon al siaj demandoj kaj gvidiĝi pri la asketecaj praktikoj. Eĉ post la forpaso de Abolfazl, Abu-Said frekventis al Saraĥs, por gvidĝi ĉe lia tombo. Lia posta majstro estis Abol-Abbas Ahmad ebn Mohammad al-Gassab en Amol-urbo, kiu post pasado de unu jaro trovis Abu-Saidon jam matura sufio kaj donis al li "ĥergeon"*, t.e. surtuto kiun sukcesa nov-sufio ricevas de sia majstro. Laŭ iu rakonto de la libro اسرارالتوحید (Asrār al-tawḥīd, en Irana Esperantisto latinliterigita "Asrar-ot-Toŭhid", La Sekretoj de l’ Unueco), ŝajnas ke la unuan "ĥergeon"* li estis ricevinta de historiista sufio, Abu Abd-or-Rahman Solami (m. 1021), al kiu li irintis laŭrekomende de Abolfazl fine de la spiritualaj studoj ĉe li.

Turnopunkto redakti

Ĉiuokaze, tiam Abu-Said forlasis studadon, kaj enterigis ĉiujn siajn librojn kaj plantis arbon super ili! Tio okazis en 1009, kiam li estis 42-jara. Kvankam la unuajn 42 jarojn de sia vivo Abu-Said memvole pasigis kun tre diversaj suferoj, i.a. longaj fastadoj, loĝado en montaroj kaj dezertoj vivtenante sin nur per herboj, kaj eĉ praktiko de ĉelleje ma’kuse t.e. “renversa kvardeko”, kion konsistigas preĝadoj dum la preĝanto staras sur la kapo kaj liaj piedoj estas ligitaj al najlo en la muro… tamen, la duan parton de la vivo, t.e. de 42-jaraĝo ĝis 82-jaraĝo, li pasigis tre plezure, ekz-e ĝuante "samaon*" (poem-kantado), muzikon kaj dancon. Tre konatas lia diraĵo pri si post la longega sin-konado, sin-oferado kaj sin-edukado:

“De Abu-Saido, ne restis iu Abu-Saido.”

Ankaŭ ie, kiam oni demandis lian nomon por laŭtanonci lian envenon, li nomas sin: Hiĉkas ebne Hiĉkas, t.e.:

“Neniulo, la filo de Neniulo”.

Plejeble la turnopunkto al Abu-said – por transiri de suferado al ĝuado - okazis kiam li vizie aŭdis de Mejhane-moskeo koranan verseron “Ĉu via Sinjoro ne sufiĉas por vi?” (La Nobla Korano, 41:54). Li eltrovas ke lia klopodado por atingi al dio pere de sin-neadoj kondukas al memcentra religia praktiko, kio implice negas la sufian celon por efektivigi la dian unuecon per kaŝado de onia memkonscio. Li esprimis ĉi eltrovon en paradoksaj asertoj, kiuj apartenas al kategorio de sufiaj eldiroj nomata ŝathijjat, t.e. ŝajne kontraŭreligiaj paroloj, kiujn la iranaj mistikuloj ekde Bajazid Bastami (m. 874) eldiris. Ekz-e Abu-Said esprimis ke: Lajsa fi ĝobbati seŭa Allah:

“Nenio estas en mia mantelo krom Alaho”.

Ĝuoplena Instruado redakti

Ekde kiam Abu-Said komencis instruadon, oni varme bonvenigis, kaj grandskale utiligis kaj partoprenis liajn kunsidojn ĉu en lia domo, ĉu aliloke en Mejhano, kiun li nomis Maŝhado (laŭvorte: atestejo, martiriĝejo) kaj iam poste en "ĥangaho"* en Nejŝaburo, kiu probable apartenis al lia bopatro. La kunsidoj ĝuis tre varman etoson i.a. ĉar laŭtlegiĝis tre belaj poemoj – kaj en multaj okazoj am-poemoj! Tiu-tempe li komencis aranĝi ankaŭ "samao"*-kunvenojn, dum kiuj oni kantis poemojn kaj iam eĉ dancis. Tiaj ceremonioj, tiam tre novaj kaj allogaj, aliflanke kaŭzis kontraŭstarojn de religiuloj kaj eĉ de iuj konservativaj sufioj kiel Abdol-Karim Goŝejri (m. 1074) kaj Ebn Bakuje (m. 1037). La lastmenciita malkonsentis kun Abu-Said precipe pri "samao"* kaj "ĥergeo"*-ludado (t.e. disŝirado kaj disĵetado de la vestaĵoj pere de ekstaziĝintaj samaantoj). Tamen, la pozitiva sinteno de Abu-Said kune kun lia – laŭ iuj rakontoj supernatura - talento konvinki kaj toler(ig)i siajn kontraŭulojn, iompostiome trankviligis la cirkonstancojn. Pri toleremo lia, ekzistas multaj rakontokoj, i.a. la jena rakonteto:

“Kiam la ŝejĥo (Abu-Said) estis en Nejŝaburo, tagon li iris al Hire-tombejo. Atinginte al tombaro de ŝejĥoj, li ekvidis grupon, kiu drinkis kaj ludis muzikilojn tie. La sufioj enangoriĝis kaj volis ĝeni ilin. La ŝejĥo mallasis tion, kaj kiam proksimiĝis al drinkantoj, ilin aldiris: “Samkiel vi estas korgajaj en tiu ĉi mondo, ankaŭ en la posta (mondo) la dio lasu vin korgajaj”. Ĉiuj ili ekstaris kaj terenfaligis sin ĉe la piedojn de la ŝejĥo, malplenigis la drinkujojn surteren, disrompis mizikilojn, pentiĝis kaj sekve de rigardeto (priatento) de la ŝejĥo, transformiĝis en bonegulojn de la tempo”.

Iom post iom, preskaŭ ĉiuj liaj malamikoj, konsiderante publikan logiĝon al li, flankenmetis malharmoniaĵojn. Sekve ĉiujn ĉirkaŭajn urbojn dis-trairis liaj populareco kaj famo, i.a. Nejŝaburon kaj Tuson, du el la plej famaj urboj tiamaj. Liaj praktikoj pere de liaj sekvantoj dis-konkeris diversajn urbojn ene de Ĥorasano, sed lia famo certe transpasis la limojn de la provinco multege pli foren, en la tutan landon kaj regionon.

Aviceno kaj Abu-Said redakti

Abu Ali (ebne) Sina, fama filozofo irana, okcidente konata je Aviceno (980-1037), certe havis rilatojn kun Abu-Said, la vizitajn iuj dubas sed korespondajn ĉiuj akceptas. Ĉiuokaze post longa interkomuniko (laŭ Asrār al-tawḥīd, La Sekretoj de l’ Unueco, 3-taga interparolado en Abu-Saida domo, laŭ aliaj fontoj longdaŭra korespondado) plejeble pri la naturoj de filozofio kaj mistikismo; responde al siaj lernantoj demandintaj pri Abu-Said, Aviceno diris pri li:

“Ĉion, kion mi scias (science), li vidas (mistikisme)”

kaj responde al siaj sekvantoj scivolemaj pri Aviceno, Abu-Said esprimis pri li:

“Ĉion, kion mi vidas, li scias”.

Abu-Saidaj Rakontoj kaj Diraĵoj redakti

Abu-Said kredis ke sufiismon oni devas travivi, ĉar ĝi ne estas klarigebla aŭ lernigebla; do li neniam skribis pri siaj instruoj. Sekve ekzistas nek poemo nek prozo de li skiribita per li mem. Eĉ foje kiam iu samtempa sekvanto lia volis skribi pri li, AbuSaid neis lin dirante:

“Ne estu rakont-skribanto, estu tia ke oni skribu rakontojn pri vi.”

Tamen, post Abu-Said, liaj filoj kaj relativoj kaj iliaj posteuloj daŭrigis instruadon de liaj trovitaĵoj kaj iuj el ili, multajn jarojn post lia forpaso, komencis surpaperigi liajn vortojn kaj vivmanieron. Asrār al-tawḥīd, La Sekretoj de l’ Unueco, kompilita inter 1179 kaj 1192, estas unu el tiaj verkoj, eble la plej fama kaj ampleksa, kiun skribis unu el liaj nepoj nomata Mohammad-ebne Monavvar preskaŭ jarcenton post la forpaso de Abu-Said. La libro estas inter la plej bonaj verkoj en la persa literaturo kaj stile - ĉar prapersajn vortojn purajn la verkinto utiligis en la libro, cetere multloke en tre mallongajn frazojn - kaj mistikisme, ĉar ĝi prezentas tre allogajn rakontetojn de kaj pri Abu-Said, kiu sendube estas unu el la plej ĉefaj aliigintoj de sufiismo respektive en Ĥorasano, Irano kaj la mondo. Ferejdun Moŝiri (1926-2000) tre renoma poeto de nuntempa Irano – kaj eble la plej verda, esperanta kaj optimista – pri Asrār al-tawḥīd en la enkonduko de sia elektita rakontaro el la verko, skribas:

“Kiam ajn mi volis preni libron el la patra librejo, mi elektis la libron Asrār al-tawḥīd aŭtomate…. Mi devas konfesi ke nek magiaĵoj nek supernaturaj agoj de la ŝejĥo impresis min; fakte kredi ilin, mi ne povis. Tio, kio magnetizante dronis min en sin, plezurigis kaj pripensigis min, estis la pura persa prozo de la verkinto kaj la profundaj delikataĵoj de la rakontoj …”

Sian elektitan rakontaron el Asrar-ot-Toŭhid, Moŝiri eldonis kun la titolo “Rigardi samel”. La libro-titolon, li priklarigas en sia kelklinia “Anstataŭ antaŭparolo” sur la unua paĝo de la libro:

“Ĉion kion oni devas diri
Kaj ĉion kion oni povas diri,
La ŝejĥo diris en tiu ĉi mallonga frazo:
‘Sufiismon konsistigas duo:
Rigardi samen (al la komuna Celo) kaj
Rigardi samel (al la homoj)’”

Alia fama verko pri Abu-Said skribita de alia nepo lia, nomata Abu-Ruh Lotf-ol-Lah (m.1147), nomiĝas Halat va Soĥanan Ŝejĥ Abu-Said Abol-Ĥejr(Statoj kaj Paroloj de Ŝejĥo Abu-Said Abol-Ĥejr). Ĉi libro verkiĝis antaŭ Asrar-ot-Toŭhid, kaj ankaŭ ties persa stilo estas same alloga, sed la verko ĝuas malpli grandan volumenon. Ambaŭ libroj unuafoje aperis kun redaktado de Vasilii A. Zhukovskii (1783-1852), profesoro ĉe Sankt-Peterburga Universitato, en la jaro 1899. En postaj jaroj, tre diversaj iranaj verkistoj kaj poetoj preparis aliajn reviziojn kaj/aŭ eldonojn de tiuj ĉi du trezoroj de la persa literaturo, i.a.: Ahmad Bahmanjar, d-ro Zabih-ol-Lah Safa, d-ro M.R. Ŝafii Kadkani , Iraĝ Afŝar, Said Nafisi kaj F. Moŝiri kiel menciite supre.

La Vera Miraklo laŭ la Sociema Sufio redakti

Kvankam la sekvantoj kaj nepoj de Abu-Said emis troigi pri supernaturaj potencoj de Abu-Said, tamen tra certaj rakontoj cititaj per ili mem, oni povas eltrovi lian veran opinion pri mirakloj. Ekz-e en Asrar-ot-Toŭhid, oni povas legi janan rakonton - ĝuste ĉe aliaj skribaĵoj, kiuj certe ne malplenas de troigoj pri la granda avo:

Nian ŝejĥon oni diris: “Iu persono vojiras sur la akvo!”
Li diris: “Tio facilas! Ankaŭ rano kaj pasereto povas iri surakve.”
Oni diris: “Alia persono flugas en la aero!”
Li diris: “(Ankaŭ) korniko kaj muŝo flugas en la aero.”
Oni diris: “Iu persono dum momento iras de urbo al alia urbo!”
La ŝejĥo diris: “Ankaŭ satano dum unu enspiro iras de oriento al okcidento; tiaj agoj ne estas tiel valoraj. La (vera) viro estas tiu, kiu povas vivi inter la popolo kaj interagi kun ili kaj kuniĝi kun la popolo, kaj dume (eĉ) momenton ne forgesi pri la dio.”

Do, tute klaras ke kiel plej valoran kaj karan faron, li konsideris socian kunvivadon – kio cetere kaj certe ebliĝas nur pere de toleremo kaj kompromiso, kiel li mem praktikis dumvive - kaj preferis ĝin al ĉia stranga miraklo!

Kelkaj diraĵoj de Abu-Said Abol-Ĥejr redakti

cititaj el Asrar-ot-Toŭhid (La Sekretoj de l’ Unueco), p. 229-234.:

Amikoj kaj Malamiko

La ŝejĥo diris: “Malmultas mil amikoj kaj multa estas unu malamiko.”

Sufieco

La ŝejĥon oni demandis: “Kio estas sufieco?” Li diris: “Forlasi tion, kion vi enkape havas; fordoni tion, kion vi enmane tenas; kaj ne furioz-eksalti, se io kontraŭ vi okazas”.

Kialo de Suferado

La ŝejĥo diris: “La popolo estadas en sufero tial, ke ili postulas la aferojn antaŭ la (destinita) tempo.”

Kie aŭ Kiel?

Derviŝo demandis la ŝejĥon: “Kie ni povus priserĉi Lin?” La ŝejĥo diris: “Kie vi serĉis Lin kaj ne trovis (Lin)? Se sincere kaj troveme, (eĉ) paŝon vi antaŭeniru sur la vojo de alsopirado, kion ajn vi alrigardu, vi vidos Lin (en tio).”

Fontoj redakti

Tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 6, jaro 2, Vintro 2004, 56 p., p. 24-29.: Abu-Said Abol-Ĥejr, Aliiginto de Mistikismo de Suferado al Ĝuado far Ahmad Reza Mamduhi. La artikolo estas dediĉita al: "Karmemora s-ro Biĵan Sadigi, kiu amis pri Abol-Ĥejr kaj Ĥaragani - kaj kiu faris multon por nia afero, sennome". Jen ties fontoj:
1 - Mejhani, A.S. Asrar-ot-Toŭhid (La Sekretoj de l’ Unueco), Diraĵoj de kaj rakontoj pri Ŝejĥo Abu-Said Abol-Ĥejr, kun 15-paĝa enkonduko far d-ro Ali Asgar Halabi, Tehrano: Safi-Ali-Ŝah, 1997, 310 p.

2- Moŝiri, Ferejdun. Jeksan Negaristan (Rigardi Samel), elektita rakontaro el Asrar-ot-Tohid, Tehrano: Safi-Ali-Ŝah, 1982 (3a eld.), 171 p.

3- Encyclopaedia Iranica, Center for Iranian Studies, Columbian University, New York, London, Boston, Melbourne and Henley: Routledge & Kegan Paul, (la dato ne menciita),Vol. 1, Fascicle 4, p. 377-380.

4- Zarrin-kub, Abdolhosejn. Ĝostoĝo dar Tasavvofe Iran (Esplorado pri Sufiismo de Irano), Tehrano: Amir-kabir, 1984 (2a eld.), (1a eld. 1978), 446 p., p. 61-64.

5- Minovi, Mojtaba. Ahval va Agvale Ŝejĥ Abol-Hasan Ĥaragani (Statoj kaj Diraĵoj de Ŝejĥo Abol-Hasan Ĥaragani), Tehrano: Tahuri, 1988 (4a eld.), 181 p.