Abu Gurab (konata ankaŭ kiel Abu Gurab, Abu Ghurab, Abu Gurob kaj Abu Jirab) estas a antikvegipta suntemplo konstruita de la popolo de Antikva Egiptio. Ĝi estis elfosita fare de egiptologoj inter 1898 kaj 1901, ĉefe fare de Ludwig Borchardt je la konto de la Berlina Muzeo kaj lokas ĉe la urbo Memfiso. Ĝi estis konstruita honore al la suna dio Reo.

Rekonstrua bildo de la suntemplo Njuserre.

La templo estis konstruita laŭ ordonoj de Njuserre Ini, nome sesa reĝo de la kvina dinastio de Egipto. Oni ne konas la ĝustajn datojn de lia regnado. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke li surtroniĝis inter 2450 a.K. kaj 2430 a.K.. Li estas konata ankaxu pro konstruo de piramido kaj funebrejo ĉe Abu Sir. Abu Gorab estis probable konstruita malfrue de la regno de Niuserre, post la 2420 a.K.. La templo estis konstruita nur cele honori Ra, kaj ne estis uzata kiel entombigejo.

Koordinatoj: 29° 55′ N 31° 14′ O / 29.917 °N, 31.233 °O / 29.917; 31.233 (mapo)