Əbülfəz Qədirqulu oğlu Elçibəy en la azera (Ebulfez Elçibey en la turka; Абульфаз Эльчибей en la rusa; naskiĝinta la 24-an de junio 1938, mortinta la 22-an de aŭgusto 2000 en Ankaro, Turkio. Li estis azera politikisto, eksa prezidanto de Azerbajĝano ekde junio 1992 ĝis junio 1993.

Əbülfəz Qədirqulu oğlu Elçibəy
Abulfaz Elĉibej
Abulfaz Elĉibej
Persona informo
Əbülfəz Elçibəy
Naskonomo Əbülfəz Qədirqulu oğlu Əliyev
Naskiĝo 24-an de junio 1938
en Naĥiĉevano, Azerbajĝana SSR, Sovetunio
Morto 22-an de aŭgusto 2000
en Ankaro, Turkio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Aleo de Honoro vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco SovetunioAzerbajĝano vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Bakuo vd
Partio Azerbajĝano Popola Fronto Partio
Subskribo Abulfaz Elĉibej
Profesio
Okupo politikisto vd
Dum 17-a de junio 19921-a de septembro 1993
Antaŭulo Isa Gambar
Sekvanto Hejdar Alijev
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Flago de Suda Azerbajĝano (versio de Abulfaz Elĉibej)

Lia familinomo origine estis « Alijev », sed li ne havas parencecon kun Hejdar kaj Ilham Alijev. Dum la komunisma epoko, li gvidis kontraŭkomunismajn aktivaĵojn kaj ŝanĝis sian nomon al Abulfaz Elĉibej.

Li estis elektita prezidanto la 7-an de junio 1992 flanke de la Azera Popola Fronto kun 64 % da voĉdonoj. Li fariĝis la unua prezidanto ne komunisma de Azerbajĝano. La lando preskaŭ estis perdante la militon kontraŭ Armenio pro la disiĝo de Montara Karabaĥo. Li elpostenigis Husejnov (komandanto) pro la kritikataj militaj taktikoj ĉe la milito en Montara Karabaĥo.

Alianco formiĝis inter Hejdar Alijev, la prezidanto de la azera parlamento kaj malnova generalo de la KGB kaj Surat Hüseynov por venki Elĉibejon. La alveno de armitaj milicanoj de Husejnov en la ĉefurbon devigis lin forfuĝi la 7-an de junio 1993 al sia regiono Naĥiĉevano kaj lasi la prezidadon al Hejdar Alijev, Husejnov fariĝis la Ĉefministro.

En 1997, Elĉibej revenis al Bakuo por repreni la politikan karieron kaj ekkritikis la prezidanton Alijev. Li estis juĝita en 1999 ĉar li denuncis la apogon de Alijev al la Kurda Laborista Partio, sed la procezo fine ne okazis kaj li foriris de la lando. Elĉibej mortis en Ankaro, Turkio pro prostatkancero.