Abya Yala [abia iala] (esperante "lando en sia plena matureco" aŭ "lando de vitala sango") estas nomo elektita de diversaj amerikaj indiĝenaj popoloj por nomi la tutan amerikan kontinenton anstataŭ laŭ Amerigo Vespucci. Kvankam la nomo Abya Yala venas el la lingvo de mezamerika indiĝena popolo, ekzistas indiĝenuloj en kaj Nord- kaj Sudameriko, kiuj uzas la nomon por la tuta kontinento.[1]

Darienio, la devenregiono de la vortoj Abya Yala. Antaŭ ol la kolumba epoko, nur tiu regiono estis la konata mondo de la Tuloj kaj estis nomata Abya Yala.

Historio redakti

La nomo Abya Yala venas de la Tuloj — indiĝena popolo el Panamo —, kiuj uzis la esprimon por la al si konata mondo. En la 1970-aj jaroj, ili ekuzis la nomon por la tuta kontinento, kiel ago de memdetermino kaj rezisto kontraŭ daŭra koloniiĝado.

En Sudameriko du indiĝenaj gvidantoj, ajmaro Takir Mamani kaj Tupaj Katari, proponis ke ĉiuj indiĝenaj popoloj de Amerikoj tiel nomu siajn hejmlandojn, kaj uzu ĝin en siaj dokumentoj kaj parolaj deklaroj. La argumento estas ke "fremdlingve nomi niajn urbojn, civitojn kaj kontinentojn egalas al submeti nian identecon al la volo de niaj invadintoj kaj de iliaj heredantoj."[2]

Referencoj redakti

  1. Mignolo, Walter. (2005) The Idea of Latin America (angle). Blackwell Publishing, p. 22.
  2. del Valle Escalante, Emilio. Self-Determination: A Perspective from Abya Yala (angle) (2014-05-20).

Eksteraj ligiloj redakti

La propono de Takir Mamani trovis favoran akcepton en diversaj branĉoj interalie sur la reto. Menciindaj estas :