Acebo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Acebo (Ilekso) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 582 loĝantoj sur areo de 57,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas acebeños.

Acebo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Poŝtkodo 10857
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Francisco Javier Alviz Rodriguez
Demografio
Loĝantaro 582  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 6° 43′ U (mapo)40.2-6.7166666666667Koordinatoj: 40° 12′ N, 6° 43′ U (mapo) [+]
Alto 574 m [+]
Areo 57,4 km² (5 740 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Acebo (Ekstremaduro)
Acebo (Ekstremaduro)
DEC
Acebo
Acebo
situo en Ekstremaduro
Acebo (Hispanio)
Acebo (Hispanio)
DEC
Acebo
Acebo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acebo [+]
vdr

Situo redakti

Acebo estas situa en la plej nordokcidenta pinto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 500 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 105,25 km². Ĝi estas ĉe la monto Jálama [ĤAlama] kiu estas 1.492 m alta.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Oni produktas mielon kaj neindustrian (hejman) vinon nome pitarra.

 
Natura naĝejo Carreciá

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Nta. Sra. de los Ángeles, de la 16-a jarcento, la Ermito de Kristo kaj la juda sinagogo.
  • Ekzistas markita vojaro por praktiko de piedirado. Unu el la vojoj iras al la cervigona, akvofalo de pli da 60 m.
  • 2 naturaj naĝejoj, nome Jevero kaj Carreciá.
  • Eblas praktiki espeleologion en antikvaj abandonitaj minejoj de volframo kaj de stano. Eblas praktiki ankaŭ aliajn naturajn sportojn kiaj: montogrimpado, marŝado, ravinismo, cikloturismo, ktp.
  • En la akvorezervejo de la Prado de la Monja (Herbejo de la Monaĥino) eblas fiŝkaptadi indiĝenajn trutojn krom aliajn fiŝojn kiel barbioj kaj bogas.

Flaŭro redakti

La flaŭro estas formita ĉefe de pinoj, korkokverkoj, kaŝtanarboj kaj kverkoj, krom cisto, eriko, arbuto kaj lavendo, olivarboj, vitoj kaj oranĝarboj.

Eksteraj ligiloj redakti