Acehúche

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Acehúche [azeUĉe] (Natura olivarbo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso) kaj la regiono Ekstremaduro. En la municipa blazono, montrata en la informkesto supre dekstre, videblas supre maldekstre la kruco de la Ordeno de Alcántara kaj dekstre la olivarbo kiu nomigas la vilaĝon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 802 loĝantoj sur areo de 91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas acehucheños.

Acehúche
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10879
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Mariano Enrique Nolasco Julián
Demografio
Loĝantaro 802  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 6° 38′ U (mapo)39.8027181282-6.63342837783Koordinatoj: 39° 48′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 341 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Acehúche (Ekstremaduro)
Acehúche (Ekstremaduro)
DEC
Acehúche
Acehúche
situo en Ekstremaduro
Acehúche (Hispanio)
Acehúche (Hispanio)
DEC
Acehúche
Acehúche
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acehúche [+]
vdr

Situo redakti

Acehúche estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro inter la komarkojdistriktoj nome Valo de Alagón kaj Tierra de Alcántara, je altitudo de 341 m kaj en la norda flanko de la rivero Taĵo; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 125 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 91,06 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Ĝi estis domaro de la vilaĝo de Alcántara ĝis ĝia disiĝo en 1572. Ĝis 1873 la oficiala nomo de la vilaĝo estis El Aceúche.

Limoj de la municipa teritorio redakti

Demografía redakti

Demografia evoluo de Acehúche inter 1900 kaj 2006
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981
1768 1904 1994 2134 2311 2280 2069 1187 1039
1991 1996 1999 2001 2002 2003 2004 2005 2006
917 1007 938 941 925 888 883 871 866

Videblas ke dum la 20a jarcento duoniĝis la populacio de la vilaĝo kaj dum la dua duono de tiu jarcento preskaŭ trioniĝis, ĉar suferis elmigrado kiel plej parto de la vilaĝoj el la regiono kaj el la provinco.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
  • Ermito de Sankta Maria
  • Ermito de Nuestra Señora de Fátima
  • Ermito de Kristo

Festoj redakti