Aceituna

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Aceituna (Olivo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 581 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aceitunejos.

Aceituna
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10666
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Josafat Clemente Perez
Demografio
Loĝantaro 581  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 6° 20′ U (mapo)40.149444444444-6.3322222222222Koordinatoj: 40° 9′ N, 6° 20′ U (mapo) [+]
Alto 472 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aceituna (Ekstremaduro)
Aceituna (Ekstremaduro)
DEC
Aceituna
Aceituna
situo en Ekstremaduro
Aceituna (Hispanio)
Aceituna (Hispanio)
DEC
Aceituna
Aceituna
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aceituna [+]
vdr

Situo redakti

Aceituna estas situa en la nodokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 472 m; je 98 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 158 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio redakti

Aceituna limas kun:

Historio redakti

Aceituna estis fondita en la 13a jarcento kiel domaro de la tiama Senjorlando de Galisteo.

Aceituna emancipiĝis kiel libera municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de la senjorlando.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Aceituna inter 1787 kaj 2006

1787 1827 1850 1920 1950 1981 2001 2002 2003 2004 2005 2006

344 350 603 602 772 803 701 657 663 645 632 618

Monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj redakti

Religia arkitekturo
  • La Preĝejo de Sankta Marina kun duoncilindra absido el ŝtono kaj sendependa sonorilturo for de la templo.
  • La Ermito de Kristo, de la 16a jarcento
  • Antikve estis du pliaj ermitoj, tiu de la Martiroj kiu troviĝis kie estas aktuale la statuo de la tamburisto (antikve tombejo), kaj alia post la trapasejo de Sankta Petro, en la komuna kamparo, kie estis la ermito de Sankta Petro.
Civila arkitekturo
  • Statuo dediĉita al la tamburistoj (ludis tamburon per unu mano kaj fluton per la alia) de la municipo kaj de la tuta norda Ekstremaduro.

Festoj redakti

En Aceituna oni celebras la jenajn festojn: