Acerolo (Malpighia emarginata) estas arbeto (altas 2-6 m) de la familio Malpigiacoj kiu altiĝas ĝis 3m kaj kreskas sovaĝe en Karibio, Centra Ameriko kaj en la norda parto de Sudameriko. Ĝiaj fruktoj estas du aŭ 3 cm grandaj kaj kiam maturaj estas ruĝaj aŭ vinkoloraj. Ili gustas acide kaj mezdolĉe kaj ilia odoro similas al tiu de la pomo. En Brazilo la Acerolo estas tre populara. Tie ili estas manĝataj laŭnature aŭ en sukoj. La acerolo estas riĉa je vitamino C, ĝia fruktokarno povas enteni eĉ 5% da C-vitamino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Acerolo


Biologia klasado
Regno: Plantoj
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: Malpigiacoj
Genro: Malpighia
Malpighia glabra
(L., 1753)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas arbeto aŭ arbusto, abunde disbranĉiĝanta. Ĝiaj branĉoj estas milde vilaj, la folioj estas malhelverdaj, kontraŭ-starantaj. La folia plato estas pinta aŭ ovala, kun lanca aŭ kojna ŝultro. La folia rando estas nesegita, milde onda, kun brile sur la supra parto. La folio estas junaĝe arĝente vila.

La floroj estas duseksaj, kreskas sur maldikaj tigoj en la akseloj. La perianto estas kvinmembra, la sepaloj estas lancaj, longas 2,5 mm, vilaj surpinte, sur ili troveblas 2-2 grandaj, sidantaj glandoj. La glandoj kovras la suban parton de la sepaloj. La petaloj estas rozkoloraj aŭ ruĝaj, larĝe kulerformaj kaj longaj maksimume 5 mm.

Frukto redakti

Ĝia frukto estas maturiĝinte brile oranĝe aŭ malhele ruĝa, drupa, pomoforma, grande 2 x 2,5 cm. Sur la supra kaj suba partoj, ĝi estas forte profundiĝinta, neregule tubera kaj long-direkte ripa. Sur la suba parto de la frukto restas la sepaloj, surpinte la fadenforma stiluso, ĝis maturiĝo.

La ŝelo de la frukto estas maldika, sed forta, glata kaj brila. La fruktokarno maturiĝinte similas al tiu de la ĉerizo, sed pro la c-vitamino ĝi estas tre acida. En la fruktoj troveblas tri 3 helaj, oranĝaj grajnoj, kiuj kunkreskis kun la karno.

Uzo de la frukto redakti

Oni konsumas ĝin kiel freŝan frukton, oni forĵetas la grajnojn. Ĝi estas kuirebla kun sukero al gusta deserto. El la suko oni pretigas ĵeleon aŭ siropon, kiun oni aldonas al manĝaĵoj kaj fruktosalatoj. Por riĉigi la c-vitamin-enhavon, oni miksas la sukon al aliaj fruktosukoj. La konfititaj fruktoj iĝas brunruĝaj.

Kultivado redakti

Tiu neotropisa planto estas kultivebla en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj. Ĝi toleras la sekecon, ne bezonas specifan grundotipon, sed ne ŝatas la varmegan-humidan klimaton kaj la tre humidan grundon. Ĝi estas facile reproduktebla per stikaĵo aŭ per grajno kaj oni povas rikolti ekde la 4-a jaro jam 5-10 kg da fruktoj. Ĝi estas kultivata hejme, en fruktoĝardenoj, por industria uzo oni kultivas ĝin sur plantejoj. Por hejma uzo, oni rikoltas mature kaj la fruktoj konserviĝas tri tagojn. Por surmarketigo oni rikoltas la fruktojn pli frue.

Eksteraj ligiloj redakti