Achille Essebac
Achille Essebac (naskiĝis la 29-an de januaro 1868 en Parizo, Francio, mortis la 1-an de aŭgusto 1936 samloke) estis franca verkisto precipe konata pro sia romano Dédé,[1] pri pereiga homoerotika amikeco inter du lernejanoj. Essebac estis pseŭdonimo tial, ke sia originala famili-nomo, Bécasse, estas disdegna vorto por la anseroj. Li baldaŭ ĉesis verki kaj falis en forgeson.
Achille Essebac | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Henri Louis Achille Bécasse | |
Naskiĝo | la 29-an de januaro 1868 en Parizo, Francio | |
Morto | la 1-an de aŭgusto 1936 (68-jara) en Parizo, Francio | |
Nacieco | franca | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Achille Essebac | |
Okupo | verkisto | |
Verkado | ||
Ĝenroj | romano | |
Verkoj | Dédé (1901) | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Essebac estis amiko de Jacques d'Adelswärd-Fersen, kiun li defendis kontraŭ la akuzoj pri maldeco pro la ŝato de Fersen al la vivantaj bildoj en sia domo de Avenuo Friedland.[2]
Li ankaŭ estis fotografiisto de junuloj, kiujn li fotis ofte portantaj teatrajn vestaĵojn de la Renaskiĝo aŭ Mezepoko. Albumo malkovrita en 2008 kun 156 fotografioj de li faritaj estis vendita por 3.500 euroj en Parizo.[2]
En la jardeko de 1920 kaj komence de la de 1930 estis en Berlino geja trinkejo nomita Dédé-bar, honore de la plej konata rolulo de siaj romanoj.[2]
Publikigita verkaro redakti
- Partenza... vers la beauté!. Parizo, 1898.
- Dédé. Parizo: Ambert et Cie, 1901 (reeldonita en 2008 en Francio de la eldonejo Quinte-feuilles, kaj en Germanio de la eldonejo Männerschwarm)[1][3]
- Luc. Parizo: Ambert et Cie, 1902.
- L'Élu. Parizo: L'Édition Moderne, Ambert et Cie, 1902.
- Les Boucs, Parizo: Ambert et Cie, 1903.
- Les Griffes, Parizo: Ambert, 1904.
- Nuit païenne, Parizo: Ambert, 1907.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Féray, Jean-Claude. Achille Essebac, romancier du désir. Parizo: Quintes-Feuilles, 2008. ISBN 978-2-9516023-9-7.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Wintermans, Caspar: "The Rediscovery of Achille Essebac" (angle). Gay News, 31-10-2008.
- ↑ Wintermans, Caspar: "The Rediscovery of Achille Essebac". Gay News, 2008-10-31.