Acokanthera oppositifolia

La buŝmana belveneno (Acokanthera oppositifolia) estas plantospecio, kiu formas genron kun pliaj kvin specioj (inter ili Acokanthera oblongifolia kaj Acokanthera schimperi) en Arabio kaj la tropika orienta kaj suda Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
buŝmana belveneno
Acokanthera oppositifolia
Acokanthera oppositifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Subfamilio: Rauvolfioideae
Genro: Acokanthera
Acokanthera oppositifolia
(Lam.) Codd
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵo redakti

La buŝmana belveneno estas ĉiamverda arbusto aŭ malgranda, ĝis 5 m alta arbo. La folioj estas eliptaj kaj brilverdaj kun abunda desegnaĵo. La de blankaj ĝis helrozaj floroj havas kvin florfoliojn, ili formas densan faskon kaj eligas dolĉan odoron. La karnecaj, prunosimilaj fruktoj estas ruĝe violaj.

Kreskejo redakti

A. oppositifolia kreskas ĉefe en meza Afriko kaj en partoj de orienta kaj suda Afriko. A. oblongifolia kaj A. schimperi kreskas ĉefe en Sud-Afriko.

Efikaĵoj redakti

La planto entenas kemiaĵojn, kiuj efikeas kiel veneno je la koro. Pri la venena efiko respondecas la pluraj kardenolidoj kiel Acovenosid A, B kaj C same Acolongoflorodis A kaj Glucoavenocosid B.

Apliko redakti

A. oppositofolia kaj la parencaj specioj estas uzataj en Afriko tradicie kiel sagovenenoj. A. oppositifolia, pli frue ankaŭ A. ouabaio, entenas strofantinon, efikaĵon de orientafrika sagoveneno. Por koncentri tiun venenon, oni bolkuiris la foliojn, radikojn kaj lignon de la planto kaj intermiksis ĝin kun eŭforbia latekso aŭ akacia gumo kaj ŝmiris ĝin sur la sagopinton. Se tiel preparita sago trafis homon, la vundiĝo kondukis al morto en 15–20 minutoj. La ligno de A. oppositifolia enhavas 1,1 % de la efikaĵo kardenolido, kiu estis uzata por plenumo de la Diaj juĝoj.

En la tradicia medicino, la ekstraktaĵoj el la plantoj estas uzataj okaze de ventro kaj kapodoloro kaj eĉ por serpenta mordo. La pura strofantino estas uzebla ĉe akuta korhalto.

Krom tio, la plantovenenon uzas la longhara rato (granda ronĝulo) por ŝmiri per ĝi siajn fortajn harojn. To okazas per maĉado de la folioj kaj poste la besto ŝmiras la salikon sur la haron. Tio donas protekton kontrazŭ la atakantoj, sed la besto mem estas imuna kontraŭ la veneno.