Acquaviva (San-Marino)

ISO

Acquaviva [akŭaviva] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 4,86 km² kaj, laŭ takso de 2012, 2096 loĝantojn. Situante okcidente en la lando ĝi limas al la municipoj Borgo Maggiore kaj urbo San-Marino kaj al la italaj municipoj San Leo (provinco Pesaro e Urbino) kaj Verucchio (provinco Rimini).

Acquaviva
Municipoj de San-Marino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47892
Telefonkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 096
Loĝdenso 345,3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°57′N 12°25′O  /  43.95°N, 12.417°O / 43.95; 12.417 (Acquaviva (San-Marino)) (mapo) Koordinatoj: 43°57′N 12°25′O  /  43.95°N, 12.417°O / 43.95; 12.417 (Acquaviva (San-Marino)) (mapo)
Alto 457 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,86 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Acquaviva (Tero)
Acquaviva (Tero)
DEC
Acquaviva
Acquaviva
Situo de Acquaviva
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acquaviva [+]
vdr

Ĝia nomo ("viva akvo") devenas de grava fonto piede de monteto Montecerreto. Sur tiu monteto iam leviĝis la kortego de Stirvano, kie en 885 estis redaktita la Placito Feretrano, la plej malnova dokumento de la respubliko San-Marino. Legendo diras, ke la roko Baldasserona estis la unua rifuĝejo de sanktuloj Marino kaj Leo.

Ĉe Acquaviva, proksime al la itala landlimo, situas Gualdicciolo, kie oni produktas la pliparton de la sanmarinaj likvoroj.

En la teritorio de Acquaviva ekzistas la konata motorcikla konkursejo de Baldasserona. La municipo havas ankaŭ futbalan teamon, kiu nomiĝas S. S. Virtus.