Actinidia kolomikta

Actinidia kolomikta estas plantspecio el la genro Aktinidio (Actinidia) en la familio de la Aktinidiacoj (Actinidiaceae). Plej konata estas la ĉina aktinidio (Actinidia deliciosa), kiu liveras la ŝatatajn kivifruktojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Actinidia kolomikta

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Aktinidiacoj Actinidiaceae
Genro: Actinidia , Aktinidio
Specio: A. kolomikta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nacilingvaj nomoj redakti

En la japana la frukto nomiĝas “Miyamamatatabi” “深山木天蓼, ミヤママタタビ”. La angla nomo estas “Arctic beauty kiwi”, “hardy kiwi”, “kishmish” aŭ “Manchurian-gooseberry”. En la franca „kiwi d'ornement“. La germana „Kolomikta-Strahlengriffel“, „Amur-Strahlengriffel“, „Bunter Strahlengriffel“, „Flamingo-Strahlengriffel“ aŭ „Mini-Kiwi“.

Priskribo redakti

 
simplaj folioj kaj florburĝonoj
 
ina planto tuj post la polenigado. Oni povas bone vidi la persistemajn stilusojn kaj la foliojn kun tigetoj de sube
 
maskaj floroj kun multaj stamenoj
 
nematuraj, glataj fruktoj

Aspekto kaj folio redakti

Actinidia kolomikta estas ĉiamverda, lignoplanto. Ĝi kreskas al granda, grimpanta arbustoliano. La arboŝelo de la tigo estas kalvaj. La juna planto havas apenaŭ videblajn lenticelojn, poste la lenticeloj estas relative bone videblaj.

La folioj staras alternantaj ĉe la tigoj kaj tigeto. La 2,5 ĝis 5 cm longa folitigo estas flave-bruna. La simplaj foliplatoj estas maldikaj kaj pergamentecaj, 6 ĝis 15 cm longaj kaj 5 ĝis 10 cm larĝaj. La fino de la folio estas pinta. La rando duoble segilforma.

Floraro kaj floro redakti

La planto floras en Ĉinujo de aprilo ĝis julio. Actinidia kolomikta estas dioika. La floraroj staras en foliakseloj unuope ĝis triope.

La unuseksaj floroj estas radisimetriaj kaj havas duoblajn involukrojn. La kvin kalvaj sepaloj longas 4 ĝis 6 mm kaj estas ovformaj aŭ oblongaj. La kvin aŭ ses rokoloraj aŭ blankaj petaloj longas 6 ĝis 10 mm kaj estas renverse ovformaj. Ekzistas multaj stamenoj. En la laŭfunkcie masklaj floroj la maldikaj stamenoj longas 3 ĝis 6 mm. La fekundaj stamenoj havas du polenujojn.

Frukto kaj semoj redakti

La fruktoj estas maturaj en Ĉinujo de septembro ĝis oktobro. En matura stato la fruktoj estas oranĝkoloraj kalvaj beroj. Ili grandas 2 ĝis 2,5 cm. La semoj kuŝas en pulpo. La semoj havas longecon de ĉ. 2 mm.

Kromosomoj redakti

La kromosomonombro estas x = 29; la kromosomnombro estas ĉe diploideco 2n = 58 aŭ ĉe tetraploideco 2n = 116.

Origina kreskoregiono redakti

Actinidia kolomikta kreskas en la moderaj regionoj de Orientazio. Ĝi disvastigas en Koreujo, Ĉinujo, Japanujo kaj en la For-orienta federacia regiono de Rusujo . Ekzistas plantaroj sur la japanaj insuloj Hokajdo kaj Honŝuo. La planto ankaŭ kreskas sur la Kuriloj, en la Ĉemara regiono, en la Amura provinco kaj sur Saĥalino. Ankaŭ en la ĉinaj provincoj Gansu, Hebei, Heilongjiang, Hubei, Jiangsu, Jilin, Liaoning, Shaanxi, Shanxi, Sichuan kaj Yunnan ĝi kreskas.

En Ĉinujo la planto kreskas en montaraj miksarbaroj en malfermaj lokoj kaj alteco de 1600 ĝis 2900 metroj.

Sistematiko redakti

La specipriskribo okazis 1857 sub la nomo bazonimo Prunus kolomikta fare de Karl Johann Maximowicz kaj Franz Josef Ruprecht en Bulletin de la Classe Physico-Mathématique de l'Académie Impériale des Sciences de Saint-Pétersbourg, volumo 15, p. 129. La novkombino al Actinidia kolomikta (MAXIM. & RUPR.) MAXIM. okazis 1859 fare de Karl Johann Maximowicz en Mémoires Presentes a l'Académie Impériale des Sciences de St.-Pétersbourg par Divers Savans et lus dans ses Assemblées, volumeno 9, p. 63. Pliaj sinonimoj por Actinidia kolomikta (MAXIM. & RUPR.) MAXIM. estas: Trochostigma kolomikta (MAXIM. & RUPR.) RUPR., Kalomikta mandshurica REGEL}} NOM. ILLEG., Actinidia leptophylla C.Y.WU, Actinidia maloides .L.LI}}, Actinidia gagnepainii NAKAI, Actinidia kolomikta var. gagnepainii (NAKAI) H.L.LI, Actinidia tetramera var. maloides (H.L.Li) C.Y.Wu}}.

La specio Actinidia kolomikta apartenas al la serio Lamellatae el la sekcio Leiocarpae'’ en la genro Actinidia.

 
folioj de multkolora kultivaro
 
folioj de multkolora kultivaro

Uzado redakti

Actinidia kolomikta estas kultivata en moderaj regionoj kiel fruktplanto. Ĝi estas la plej frosttolera specio de la Actinidia-specioj. Ĉar Actinidia kolomikta estas dioika, oni bezonas inaj kaj masklaj plantoj, por ricevi fruktojn. La verdaj fruktoj estas dolĉaj kaj estas tre riĉaj je Vitamino C. La fruktoj povas esti freŝaj aŭ konsumataj kiel kompoto, marmelado, suko aŭ vino

La multkoloraj kultivaroj estas uzataj en moderaj regionoj kiel ornamplanto en parkoj kaj ĝardenoj.

Literaturo redakti

Retligoj redakti