Adélaïde Labille-Guiard

Adélaïde LABILLE-GUIARD [adelaID laBIL GIar] (n. la 11-an de aprilo 1749, m. la 24-an de aprilo 1803) estis franca pentristino de portretoj kaj historio.

Adélaïde Labille-Guiard
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1749 (1749-04-11)
en Parizo
Morto 24-an de aprilo 1803 (1803-04-24) (54-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o François-André Vincent
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto • miniaturist • artisto
Verkoj Madame de Selve faisant de la musique
Memportreto
vdr
Memportreto (1758), kun du lernantinoj, Marie Capet kaj Carreaux de Rosemond

Biografio redakti

Adélaïde Labille naskiĝis en Parizo, Francio, filino de mercero. Ŝi studis miniaturo-pentradon kun François-Elie Vincent, kaj oleo-pentradon kun lia filo François-André. Ŝiajn fruajn verkojn ŝi ekspoziciis ĉe la Akademio Saint-Luc, kaj post ĝia fermiĝo en 1776, ĉe la Salon de Correspondance.

En 1769 ŝi edziĝis kun Louis-Nicolas GUIARD, sed ili apartiĝis en 1777, post kiam ŝi gajnis ŝian vivtenon instruante pentradon.

Je la 31-a de majo 1783 Labille-Guiard aniĝis la francan "Reĝan Akademion pri Pentrado kaj Skulpturo" (Académie Royale de Peinture et de Sculpture), samtempe kiel tri aliaj pentristinoj, inkluzive de Élisabeth Vigée Le Brun kies "Memportreto kun pajla ĉapelo" ege influis ŝian fruan majstroverkon "Memportreto kun du lernantinoj" (bildigata dekstren).

Pro la aŭspicio de Adélaïde, onklino de la reĝo Ludoviko la 16-a, Labille-Guiard gajnis registaran pension de mil livres (pundoj), kaj mendojn pentri portretojn de Adélaïde kaj aliaj parencoj de la reĝo. Pro tiuj reĝaj ligoj, Labille-Guiard iĝis politike malfidinda post la Franca Revolucio de 1789, kaj en 1793, oni ordonis al ŝi detruigi iujn el ŝiaj reĝismaj verkoj. Tamen ŝi ne estis vere konservativa: dum la fruaj 1790-oj ŝi kampanjis por la malfermo de la Akademio al virinoj. Ĉe la Salon de 1791 ŝi ekspoziciis portretojn de anoj de la revolucia Nacia Asembleo, inkluzive de Maximilien de Robespierre.

En 1793 ŝi kaj sia edzo eksedziĝis. En 1795 ŝi akiris loĝejon ĉe la Luvro (Louvre) kaj pension de 2.000 livres. En 1800 ŝi edziĝis kun sia instuisto François-André Vincent. Ŝi mortis la 24-an de aprilo 1803.

Eksteraj ligiloj redakti