Ada (programlingvo)

programlingvo

Ada estas programlingvo kreita dum 1980aj jaroj (la unua oficiala versio pretiĝis en 1983) por la usona armeo. La versio Ada 95 estis la unua objektema programlingvo, kiu estis oficiale normigita.

Ada
Logobildo de Ada
Logobildo de Ada
larĝspektra programlingvo • multparadigma programlingvo • ordonema programlingvo • objektema programlingvo • programlingvo
Paradigmo: plurparadigma
Paradigmo(j): objektema programadoordonema programado • strukturita programado • multparadigma programado
Aperis en: 1980
Aktuala versio: Ada 2012 (2012-12)
Tipa sistemo: statika, strikta
Kreita sub la influo de: ALGOL 68, Pascal
vdr

Ada uzas sintakson sufiĉe proksima al tiu de la programlingvo Pascal. Tute male al, ekzemple, programlingvo C, ĝi faras tre severajn kontrolojn dum tradukado, kiuj evitas multe da eraroj kaj do permesas programi tre sekure. Pro tio ĝi daŭre estas uzata por verki programojn uzatajn en kritikaj situacioj, kiel ekzemple en atomcentraloj aŭ en raketoj.

Vidu ankaŭ redakti