Adamo de Bremeno (latine Adamus Bremensis, germane Adam von Bremen) estis germana historiisto el la 11-a jarcento. Li verkis gravan verkon pri episkopoj de HamburgoBremeno, en kiu li donas valorajn informojn pri la tiutempa imperiestra politiko. Tiu verko estas ankaŭ grava geografia fontolibro de la mezepoko.

Adamo de Bremeno
Persona informo
Naskiĝo 11-a jarcento
en Meißen
Morto proks. 1081/1085
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinolatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo • historiistoverkistogeografo vd
Aktiva dum 1074– vd
Verkado
Verkoj Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis frankdevena, studis en la bamberga episkopa lernejo. La episkopo Adalberto translokigis lin en 10661067 al la bremena episkopa kapitulo. Adamo iĝis en 1069 gvidanto de la bremena episkopa lernejo.

Post morto de Adalberto (1072), Adamo komencis verki la kvarvoluman verkon Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum (Historio de la hamburga–bremena ĉefepiskopujo). Li priskribas en la tri unuaj volumoj vigle kaj nehumile la personecon kaj agadon de la ĉefepiskopo, kaj detale skizas ankaŭ la siatempan germanan politikan vivon. La kvara volumo estas la „priskribo de la nordaj insuloj”, kaj prezentas Rusiojn, la baltajn popolojn, Skandinavion, Islandon kaj Gronlandon. Tiu volumo entenas la unuan mencion de Vinlando, hodiaŭa Nordameriko, atingita de la vikingo Leif Eriksson.