Adamo kaj Evo (Durero)

Adamo kaj Evo (en germana, Adam und Eva) estas paro da pentraĵoj realigata de la artisto germana Alberto Durero (Albrecht Dürer). Temas pri oleo-pentraĵoj sur tabulo. Ili datiĝas el 1507, laŭ etikedo ĉe Evo. Ambaŭ estas 209 cm altaj kaj, laŭ larĝo, unu estas de 81 cm kaj la alia de 80. Ili estas nuntempe ekspoziciataj en la Prado-Muzeo de Madrido (Hispanio).

Adamo kaj Evo

Durero kreis la pentraĵojn dum sia dua vojaĝo al Venecio; la menciita etikedo surhavas la (germanan) tekston "Alberto Durero, germano, pentris tion ĉi post la naskiĝo de Maria en la jaro 1507 de la Sinjoro". Unua posedanto de la bildoj estis episkopo en Breslau, posta estis Rudolfo la 2-a, kiu konservis ilin en sia kastelo en Prago. Dum la tridekjara milito svedaj soldatoj prenis la bildojn, kaj ili iĝis posedaĵo de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. Lia filino Kristina en 1654 donacis la bildojn al la hispana reĝo Filipo la 4-a.

En la 18-a jarcento reĝo Karlo la 3-a opiniis la bildojn obscenaj kaj ordonis bruligi ilin. Korteganoj konvinkis lin transdoni la bildojn al la reĝa akademio de belaj artoj kiel ekzemplojn, je la kondiĉo, ke ili ne estu publike videblaj. En 1827 ili estis transdonitaj al la Prado-Muzeo, kie komence ili same estis en nepublika ekspoziciejo.

Origina gravuraĵo de 1504 pri Adamo kaj Evo.

Referencoj redakti

  • Cirlot, L. (dir.), Museo del Prado I, Col. «Museos del Mundo», Tomo 6, Espasa, 2007. ISBN 978-84-674-3809-3, pp. 170–173
  • Zumthor, B., «Durero», ĉe la Diccionario Larousse de la Pintura, Planeta-Agostini, 1987. ISBN 84-395-0649-X

Eksteraj ligiloj redakti