Adamstaŭno

ununura setlejo en Pitkarna Insul(ar)o

Adamstaŭno (angle Adamstown) estas la plej malgranda ĉefurbo de la mondo kun loĝantaro de proks. 40 (en 2002: 46) personoj. Ĝi situas en la norda areo de la insulo Pitkarno. Ĝi estas parto de la Pitkarna Insularo, kiu apartenas al Britio.

Adamstaŭno
(Adamstown)
urbo
Kirko en Adamstaŭno
Oficiala nomo: Adamstown
Lando Pitkarna insularo Pitkarna Insularo
Ĉefurbo Adamstown
Situo Adamstaŭno
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 25° 4′ 00″ S 130° 06′ 00″ U / 25.06667 °S, 130.10000 °U / -25.06667; -130.10000 (mapo)
Areo 4,6 km² (460 ha)
Loĝantaro 48 (2008)
Denseco 10,43 loĝ./km²
Estro Charlene Warren-Peu
Horzono UTC-08:00 (UTC-8)
Vikimedia Komunejo: Adamstown

La urbo ricevis sian nomon laŭ John Adams, unu el la ribelantoj de ŝipo Bounty.[1]

Geografio redakti

La urbo troviĝas en mez-norda parto de Pitkarna insulo apud Pacifiko proksime al golfo Bounty Bay, kie troviĝas la haveno.

Kuriozaĵo redakti

La urbo posedas policejon kun du arest-ĉeloj, kiuj ĝis nun neniam estis uzataj.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adamstown, Pitcairn Islands en la angla Vikipedio.

  1. Daubner, Petr. Pitcairn (ĉeĥe). dálky.cz (2010-10-25). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-12-03. “Ten člověk se jmenoval John Adams a jeho jméno nese dodnes hlavní „město“ ostrova, Adamstown.”.

Eksteraj ligiloj redakti