Adaptaj portilaroj estas sistemoj, kiuj kapablas reagi al eksteraj influoj kaj do estas adaptivaj (adaptokapablaj).

Adaptokapablaj sistemoj estas en la naturo memkompreneblaj, kiel ekzemple la kolorŝanĝiĝoj de kameleono aŭ ankaŭ la kreskoprocezoj de ostoj aŭ arboj, kiuj ekestas ankaŭ sekve de mekanikaj strenoj. La ebleco de adaptado ankaŭ je apliko en teknikaj sistemoj povas doni avantaĝojn.

Aktualaj evoluoj sur la tereno de materialsciencoj ebligas la evoluigon de adaptaj materialoj, la tielnomataj inteligentaj materialoj (angle: smart materials). Ili kapablas varii siajn fizikajn aŭ kemiajn ecojn kaj tiel je integriĝo en portantaj strukturoj, ekzemple altdomegojpontoj, atingi ties adaptiĝkapablon.

La adaptigkapablo prezentas avantaĝojn precipe je ekstreme longe etenditaj pontoj aŭ ege altaj altdomegoj, kiuj estas elmetitaj al ekstremaj strenoj, kiel ciklonoj aŭ tertremoj, ĉar la konstruaĵoj povas reagi al tiuj eventoj. Per tio la efikeco kaj la certeco povas plialtiĝi.

Vidu ankaŭ: adaptroniko, portilaro, leĝera konstrumaniero

Literaturo redakti

Patrick Teuffel: Entwerfen adaptiver Strukturen Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, Dissertation, Universität Stuttgart 2004 (germanlingva))