Adelajda parulio

La Adelajda parulio (Dendroica adelaidae) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas endemia de la karibia insularo de Porto-Riko kaj ricevas sian nomon laŭ Adelaide Swift, filino de Robert Swift, kiu kapturis la unuan specimenon kiu poste utilis por priskribo al la scienco.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Adelajda parulio
Adelajda parulio
Adelajda parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. adelaidae'
Dendroica adelaidae
(Baird, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

Dendroica adelaidae estis origine konsiderata sola specio, D. adelaidae, kun tri populacioj en Barbudo (338 km el Porto-Riko), Porto-Riko kaj Insulo Sankta Lucio (563 km el PR) sed neniu populacio en intermezaj insuloj. Ĉiu de tiuj iamaj populacioj estis konsiderata kiel subspecio, D.a. subita, D.a. adelaidae kaj D.a. delicata respektive. Tiuj subspecioj estis poste en 2000 suprenigitaj al rango de specio fare de la AOU kiel la Barbuda parulio (Dendroica subita), la Sanktalucia parulio (Dendroica delicata) kaj la Adelajda parulio.[1]

Adelajda parulio havas grizajn suprajn partojn kun flavaj subaj partoj kaj blankecaj subpugo kaj subvosto. La specio havas flavan larĝan superokulan strion iom borditan je nigro al la griza mallarĝa krono kaj flavan subokulan makuleton kiel duonluno aŭ duonokulringo pli larĝan ol ĉe aliaj samgenranoj; same estas du griznigrecaj strioj nome unu traokula kaj alia subokula ĉirkaŭ la flava subokula makulo ege rimarkinda inter la du flavaj areoj inklude la gorĝon. La averaĝa longo estas 12 cm kaj la averaĝa pezo estas 7 g. En flugiloj videblas du blankaj flugilstrioj. La beko estas rekta kaj pintakra.

Adelajda parulio loĝas en la ĉefa insulo de Porto-Riko kaj en la insulo kaj municipo de Vjekes. Tiu specio loĝas ĉefe en sekaj arbaroj en la suda regiono de Porto-Riko kiaj la Ŝtata Arbaro Guánica, kun kelkaj loĝantoj en la nordaj humidaj arbaroj kaj la centra montara teritorio, nome Cordillera Central.

Adelajda parulio estas insektomanĝulo kiu plukas insektojn el mezaj al altaj tavoloj de la kanopeo en arbaroj. Oni scias ke ili manĝas ankaŭ, kvankam tre rare, araneojn kaj malgrandajn amfibiojn kiaj kokiojn. Tiu specio kutime moviĝas ene de miksitaj kunmanĝantaroj kiuj komune inkludas Portorikajn todiojn, Vireedojn kaj aliajn Paruliedojn. Adelajdaj parulioj konstruas nestojn 1 al 7 m alte en kiuj la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn, kiuj kutime enhavas malgrandajn brunajn punktojn.

Referencoj redakti

  1. Staicer, Cynthia A. (October 1996). “Acoustical features of song categories of the Adelaide's Warbler (Dendroica adelaidae)”, The Auk 113 (4), p. 771–783.  Arkivigite je 2010-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-07. Alirita 2010-06-25.

Ĝeneralaj referencoj redakti