Adesivo

gramatika kazo en finnugraj lingvoj kaj la malnovlitova

Adesivo (de la latina vorto adesse: ĉeesti) estas en iuj lingvoj, ekzemple la finna, sed ankaŭ en la finnugraj lingvoj estona kaj hungara, krome en la malnovlitova, lezga kaj osetaj lingvoj, gramatika kazo, kies sufikso en la finna estas lla/llä: Principe temas pri gramatika loka kazo (do kazo pri situo en certa lokiĝo aŭ pri moviĝo al certa direkto) esprimanta pozicion en la ĉirkaŭaĵo de objekto.

Malnova litova redakti

Ĝi estis unu el la malĉefaj lokaj kazoj en la malnova litova (kiu uziĝis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj), ekz. jūraip (ĉe la maro, jūra = maro) kaj tėviep (ĉe la patro, tėvas = patro). Ĉi tiu cirkonstanco estas nun kun prepozicio esprimata kiel prie jūros ("ĉe la maro" kaj "al la maro", komparu la koncepton allativo) kaj pas tėvą ("ĉe la patro" kaj "al la patro").

En finn-ugraj lingvoj redakti

La funkcio de la adesivo respondas al la prepozicioj sur, kun, apud, ĉe (en la finna kaj la estona) kaj ĉe (en la hungara). En la finna kaj la estona, la adesivo estas krome uzata por priskribi la verbon havi ĉar la finn-ugraj lingvoj ne havas veran verbon havi.

Finna redakti

En la finna lingvo la adesivo finiĝas per -lla aŭ -llä. La finaĵo sekvas la vokalan harmonion.

Ekzemplo: meillä "kun ni" en senco de "ĉe ni"

La adesivo en la finna esprimas la mankantan verbon havi.

Ekzemplo: Minulla on vuode. "Mi havas liton."

Kontraste al tiu malvasta difino, neformale oni nun uzas la kazon finne por du pliaj signifoj

  • Loko: tuolilla, "sur seĝo"
  • Metodo: hän kirjoittaa kynällä ("li/ŝi skribas per plumo")
  • Eco de ago: palvelen Herraa ilolla ("mi servas Sinjoron kun ĝojo").

Sed nepre ne oni povas traduki ĉiun prepozicion "kun" en alia lingvo per finna adesivo. Oni komencis tro aŭtomate traduki la svedan "med" kaj germanan "mit" per adesivo.

Estona redakti

En la estona lingvo la finaĵo estas -l aŭ en pluralo -tel aŭ -del.

Ekzemploj

  • maa "lando/regiono" → maal "en la lando"
  • laud "tablo" → laual "sur la tablo"

Kiel en la finna, ankaŭ en la estona la adesivo esprimas la mankantan verbon "havi".

Ekzemplo: Mul on poeg. "Mi havas filon."

Hungara redakti

En hungara lingvo la adesivo finiĝas per -nál aŭ -nél. La finaĵo sekvas la vokalan harmonion.

Ekzemplo: fánál "ĉe la arbo".