La Adirondakoj estas montaro situanta en la nordorienta areo de Ne-metropola Nov-Jorkio en Usono. Ĝi havas etendon de 25,000 km² de montoj, arbaroj, rondoformaj montetoj, valoj kun formo de "U" kaj lagoj. Konsistas el geologia sistemo norde de la montara regiono de Apalaĉaj Montoj.

Adirondakoj
montara sistemo [+]

Supermara alteco1 629 m [+]
Koordinatoj44° 7′ N, 73° 55′ U (mapo)44.1125-73.9239Koordinatoj: 44° 7′ N, 73° 55′ U (mapo)
Plej alta punktoMount Marcy
- alteco1 626 m laŭ aliaj fontoj 1 629 m

Adirondakoj (New York)
Adirondakoj (New York)
DEC
Adirondakoj
Adirondakoj

Adirondakoj (Usono)
Adirondakoj (Usono)
DEC
Adirondakoj
Adirondakoj
Map
Adirondakoj
Vikimedia Komunejo:  Adirondack Mountains [+]
vdr
Monto Whiteface en la Adirondakoj.

En la Adirondaka vilaĝo Lake Placid okazis la Vintraj Olimpikoj 1932 kaj 1980.

Etimologio redakti

La nomo Adirondako venas el mohoka vorto kiu ĝi signifas "arboŝel-manĝanto", t.e. histriko, besto kiu iam manĝas arboŝelon. La plej frua skribita uzo de la nomo (kiel Rontaks) estis en 1724 de la franca misiisto Joseph-François Lafitau, kiu difinis ĝin kiel "arbo-manĝanto". La Mohokoj ne havis skribsistemon, tial Eŭropanoj uzis plurajn fonetikajn literumojn. La moderna formo (Adirondacks en la angla) ekuziĝis en 1837 pro la geologo Ebenezer Emmons.

Statuso redakti

La ŝtato Nov-Jorkio deklaris tiun regionon kiel protektita ŝtata parko malfrue en la 19a jarcento (1892). Malgraŭ la deziroj de industrioj kiel la ligna, la akvoenergia, kaj la turisma, la arbara protektado daŭras malpermesi konstruadon kaj arbofaligon. Tial multaj partoj de la montaro ankoraŭ konsistas el netuŝita praarbaro.