Bielo (administra distrikto)

(Alidirektita el Administra distrikto Bielo)

La 'administra distrikto Bielo estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 92457 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Bielo. Tamen la administra administracio troviĝas en la kastelo Nidau en la ejo de la antaŭa administracio de la eksa distrikto Nidau.

Administra distrikto Bielo
Blazono de la administra distrikto Bielo
Kastelo Nidau, sidejo de la administracio de la administra distrikto Bielo
Mapo de la administra distrikto Bielo
administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
Ĉefloko Bielo
Koordinatoj  47° 8′ N 7° 14′ O / 47.133 °N, 7.233 °O / 47.133; 7.233 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ N 7° 14′ O / 47.133 °N, 7.233 °O / 47.133; 7.233 (mapo)
Nombro de loĝantoj 93859(2010-01-01)
Areo 97,63 km²
Loĝantardenseco 957,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0242
vdr

Geografio redakti

La administra distrikto Bielo etendiĝas sude de la Ĵurasa Montaro nordoriente de la Lago de Bielo en la ebenaĵo de la rivero Aro. Kun areo de 97,63 ĝi estas laŭ teritorio la plej malgranda el la 10 administraj distiktoj, tamen pro ĝia urbeco ĝi estas la kvara plej granda laŭ loĝantaro. La tuta distrikto apartenas al la aglomeraĵo de ĝia ĉefurbo Bielo kaj fakte formas unusolan urbozonon.

Lingvoj redakti

Oficialaj lingvoj de la administra distrikto Bielo estas la franca kaj la germana lingvo. Proksimume triono de la svisa loĝantaro parolas la francan kaj du trionoj la germanan lingvon. La germanlingva loĝantaro fakte parole uzas kutime la bernan dialekton de la alemana lingvo skribe tamen la germanan.

Historio redakti

La nova administra distrikto estis fondita la 1-a de januaro 2010 kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno el la malnova distrikto Bielo kaj partoj de la iamaj distriktoj Nidau kaj Büren.

Komunumoj de la distrikto Bielo redakti

La distrikto Bielo konsistas (stato en 2010) el 19 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Bielo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-01-01)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Aegerten 1717 2,16 0731
  Bellmund 1426 3,82 0732
  Bielo 50455 21,21 0371
  Brügg 4053 5,02 0733
  Ipsach 3788 1,91 0739
  Lengnau 4529 7,37 0387
  Evilardo 2331 3,69 0372
  Ligerz 543 1,79 0740
  Meinisberg 1255 4,43 0390
  Mörigen 863 2,16 0742
  Nidau 6784 1,52 0743
  Orpund 2615 4,16 0744
  Pieterlen 3426 8,31 0392
  Port 3263 2,45 0745
  Safnern 1870 5,61 0746
  Scheuren 437 1,99 0747
  Schwadernau 636 4,02 0748
  Sutz-Lattrigen 1361 3,58 0750
  Twann-Tüscherz 1105 12,43 0756
Totale 19 38386 97,63 0242

Eksteraj ligiloj redakti