Administra divido de Nederlando
Nederlando estas dividita en dek du provincoj kaj ĉiu provinco en nombro da municipoj.
Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ municipaj limoj.
La ĉefurbo de Nederlando estas Amsterdamo.
La sidejo de la parlamento kaj registaro estas Hago.
Provincoj en Nederlando redakti
Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningo (Groningo)
- Frislando (Leeuwarden)
- Drento (Assen)
- Overiselo (Zvolo)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhemo)
- Utreĥto (Utreĥto)
- Nord-Holando (Harlemo)
- Sud-Holando (Hago)
- Zelando (Middelburg)
- Nord-Brabanto ('s-Hertogenbosch)
- Limburgo (Mastriĥto)
Ĉi tiuj provincoj konsistas el municipoj (gemeentes), vidu la artikolojn listo de nederlandaj municipoj kaj listo de nederlandaj urboj.