Adnan MENDERES (naskiĝis en 1899 — mortis la 17-an de septembro 1961) estis la unua demokratie elektita ŝtatgvidanto de Turkio. Li servis kiel premiero en la jaroj 19501960. En 1946 li kunfondis la Demokratian partion, la kvaran registritan partion en Turkio.

Adnan Menderes
Persona informo
Adnan Menderes
Ali Adnan Ertekin Menderes
Naskiĝo 1-an de januaro 1899 (1899-01-01)
en Aydın, Aidin Vilayet,  Otomana Imperio
Morto 17-an de septembro 1961 (1961-09-17) (62-jaraĝa)
en Imrali
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Mausoleum of Adnan Menderes vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Ankara University, Law School • Ankara Universitato vd
Partio Liberal Republican Party • Respublika Popola Partio • Demokrata Partio vd
Subskribo Adnan Menderes
Familio
Edz(in)o Berrin Menderes vd
Infanoj Yüksel Menderes • Mutlu Menderes • Aydın Menderes vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la puĉo de 1960 Adnan Menderes estis pendumita kun du aliaj membroj de lia kabineto, ministroj Fatin Rüştü Zorlu kaj Hasan Polatkan.

Li estis la lasta gvidanto de Turkio, mortigita sekve de puĉo, kaj estas unu el la tri politikaj gvidantoj de la Turka Respubliko (apud Atatürk kaj Turgut Özal), por kies memoro postmorte estis konstruita maŭzoleo.