Adolf "Adi" DASSLER (n. la 3-an de novembro 1900 en Herzogenaurach, Germanio - m. la 6-an de septembro 1978), ĉefe konata kiel Adi Dassler, estis germana entreprenisto, kiu fondis la sportvestan firmaon Adidas.

Adolf Dassler
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1900 (1900-11-03)
en Herzogenaurach
Morto 6-an de septembro 1978 (1978-09-06) (77-jaraĝa)
en Herzogenaurach
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Rudolf Dassler
Edz(in)o Käthe Dassler
Infano Horst Dassler
Okupo
Okupo entreprenisto • politikisto • mododezajnisto
vdr

Unue formita kiel bakisto, Adi Dassler ekproduktis siajn proprajn sportŝuojn en la kuirejo de sia patrino, post kiam li revenis el la Unua mondmilito. Lia patro, Christoph, laboris ene de ŝuo-fabrikejo. La fratoj Zehlein, kiuj mane fabrikis ŝuo-najlojn en sia forĝejo, akceptis subteni la novan entreprenon fonditan de Dassler, Adidas (Adi Dassler). En 1924, lia frato Rudolf Dassler ekpartoprenis la aferon. Rudolf poste foriris Adidas kaj fondis la rivalan firmaon Puma.

Okaze de la Somera Olimpiko 1928, Adidas ekipis plurajn atletojn, tiel komencante la internacian disvolviĝon de la firmao. En majo 1933, Dassler eniris la nazian partion NSDAP. Dum la Somera Olimpiko 1936, la ŝuojn de la ormedalulo Jesse Owens proviziis Dassler. Adolf Dassler fariĝis diligenta nacisocialisto, kaj estis dungita en la Wehrmacht komence de la Dua mondmilito.

En 1973, la filo de Adolf, Horst Dassler, fondis la firmaon Arena, kiu specialiĝis pri naĝaparato. Post la morto de Adolf en 1978, lia filo kaj ties edzino Käthe heredis Adidas. La firmao restis familia proprietaĵo ĝis 1995.

Eksteraj ligiloj redakti