Adolf Fenyvessy [fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyvessy Adolf estis hungara ĵurnalisto, stenografo. Lia filo estis Béla Fenyvessy, lia nobela antaŭnomo estis zalai, lia origina familia nomo ĝis 1862 estis Grünbaum.

Adolf Fenyvessy
Persona informo
Naskonomo Grünbaum Adolf
Naskiĝo 23-an de decembro 1837 (1837-12-23)
en Zalaegerszeg
Morto 18-an de januaro 1920 (1920-01-18) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Béla Fenyvessy
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Adolf Fenyvessy [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1837 en Zalaegerszeg. Li mortis la 18-an de januaro 1920 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adolf Fenyvessy devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Székesfehérvár, Szombathely kaj Pest (urbo), poste teknikuniversitaton nur 2 jarojn. En 1859 li komencis okupiĝi pri stenografio, en la sekva jaro li jam eldonis pri tio hungaran lernolibron. En la jaroj 1862 kaj 1863 li instruis stenografion en lernejo. Inter 1865 kaj 1911 li gvidis la parlamentan stenografian oficejon. En 1873 li estis elektita membro de municipo de Budapeŝto. En 1899 li nobeliĝis, en 1910 li ricevis titolon kortega konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Gyorsirás a középtanodákban (Stenografio en mezlernejoj), (1863, 1869, 1871, 1889) - laŭ germana sistemo
  • Az uj vámtarifa (La nova dogantarifo), (1878)
  • Az első magyar vasut története (Historio de la unua hungara fervojo), (1883)
  • Versicherungs-politik (1887) - tradukaĵo
  • A pesti hazai első takarékpénztár-egyesület ötven éves története 1840-1889 (1890, ankaŭ germane)

Fontoj redakti