Adolph von HENSELT (origine Georg Martin Adolph von Hänselt; * 9-an de majo 1814 en Schwabach; † 10-an de oktobro 1889 en Warmbrunn) estis germana komponisto kaj pianovirtuozo de la malfruromantikismo.

Adolf Henselt
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1814 (1814-05-09)
en Schwabach,  Reĝlando Bavario
Morto 10-an de oktobro 1889 (1889-10-10) (75-jaraĝa)
en Cieplice Śląskie-Zdrój, Silezio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr
Adolph Henselt
Monumento pri Adolph von Henselt (de Clemens Heinl) en Schwabach

Vivo redakti

En la jaro 1817 la familio trasnloĝis al Munkeno, kie Henselt unuafoje ricevis pianoinstruon. Nur tri jarojn aĝa li eklernis violonon, en la aĝo de kvin li lernis la pianoludadon ĉe Josepha von Flad, kiu same kiel Weber kaj Meyerbeer estis lernanto de Abbé Vogler. En 1832 Henselt ricevis reĝan stipendion fare de Reĝo Ludoviko la 1-a kaj sekvis sesmonatan pianostudon en Vajmaro ĉe la lerninto de Mozart, Johann Nepomuk Hummel.

Lia unua oficiala prezentado, kiu okazis la 29-an de novembro 1832 en Munkeno, rikoltis frenezan (ap)laŭdon.

Ĝis la jaro 1834 Henselt studis kompozicion en Vieno ĉe Simon Sechter (posta instruisto de Anton Bruckner). Li restis tie du jarojn kaj evoluigis sian virtuozecon kaj teknikon. En 1836 li renkontiĝis kun Chopin en Karlsbad. Sekvis kvarjara koncertvojaĝo kiel pianisto en germanaj kaj rusaj muzikcentroj kun fabela sukceso. La kapturna nivelo de lia teknika kaj la animplena de lia prezentado estis laŭdata. Robert Schumann kaj Franz Liszt estis fervoraj pri liaj komponaĵoj.

En 1837 Henselt restis plurajn monatojn en Breslau. La 24-an de oktobro 1837 li geedziĝis en Obersalzbrunn (Silezio) kun la eksgeedziĝinta Rosalie Vogel (nask. Manger), amikino de Goethe.

En 1838 Adolf Henselt estis nomumita cara kortega pianisto de la carino kaj ĝenerala muzikinspektisto de la caraj filinedukejoj en Sankt Petersburg. Ekde ĉi tiu pozicio li laboris la sekvajn kvardek jarojn kiel instruisto en la muzikcentroj de Rusujo kaj donis al la rusa pianovirtuozeco esencajn impulsojn. Li interrompis ĉi tiun agadon per ripozaj someraj vojaĝoj precipe al Gernanujo (ĉefe al Silezio). En 1876 Henselt estis akceptata en la rusa nobelklaso.

La 10-an de oktobro 1889 Henselt mortis pro kormalsano dum bankuracado en Warmbrunn (silezio).

Laŭ li nomiĝas la Adolph-von-Henselt-Musikschule en Schwabach.

Verkoj (selekto) redakti

  • Duo por piano kaj violonĉelo (op. 14)
  • Trio por piano, violono kaj violonĉelo(op. 24)
  • Pianokonĉerto f-minora (op. 16)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Adolf Henselt » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3369463 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)