Adolf Oberschall [oberŝal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oberschall Adolf estis hungara advokato, juĝisto. Lia filo estis Pál Oberschall.

Adolf Oberschall
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aprilo 1839(nun 1839-04-17)
en Hungario Rosenberg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 9-an de septembro 1908
en Hungario Rózsahegy (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristojuĝisto
vdr

Adolf Oberschall[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1839 en Rosenberg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ružomberok en Slovakio), li mortis la 9-an de septembro 1908 en Rózsahegy (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ružomberok en Slovakio).

Biografio redakti

Adolf Oberschall studis juron en Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1862. Li estis advokato ĝis 1870, poste vicjuĝisto en Pest (urbo), post 2 jaroj jam ordinara juĝisto. En la jaro 1885 li laboris en la ĉefjuĝejo, poste en diversaj urboj, fine en 1901 en la tutlanda ĉefjuĝejo en Budapeŝto (samptempe li estis senatano). En 1903 li ricevis la reĝan titolon sekreta interna konsilisto. Inter 1906-1908 li estis gvidanto de la tutlanda ĉefjuĝejo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Észrevételek a polgári perrendtartásról készült törvényjavaslat előadói tervezetére (1897)

Fontoj redakti

Referencoj redakti