Adonisz Belea

hungara agronomo

Adonisz Belea [adonis], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Belea Adonisz estis rumana-hungara agronomo, plibonigisto, genetikisto pri kreskaĵoj, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1988).

Adonisz Belea
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1924 (1924-07-22)
en Kluĵo
Morto 2010
en Solymár
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Reĝo Sankta Stefano
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Adonisz Belea[1] naskiĝis la  22-an de julio 1924(nun 1924-07-22) en Cluj (Rumanio), li mortis en 2010 en Solymár (Hungario).

Biografio redakti

Adonisz Belea alvenis en Hungarion en 1930. Li maturiĝis en agrikultura mezlernejo en Orosháza en 1943, poste li akiris bakalaŭron en budapeŝta kampuso de Agrikultura Universitato en 1948, baldaŭ li doktoriĝis en kampuso en Gödöllő en 1959. Post la bakalaŭro li laboris en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) (1949–1951), en instituto de Martonvásár (1952–1971), en instituto de Szeged (1971–1982). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1965, li doktoriĝis (DSc) en 1977 antaŭ la Scienca Akademio. Ekde 1982 li estis scienca konsilisto pri selektado de tritikoj. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 filinojn en 1950 kaj 1957. Li ricevis premion en 2002.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Triticum fajhibridek genetikai elemzése, különös tekintettel a rokonsági viszonyra és a fajhibridek gyakorlati értékére. (disertaĵo, 1959)
  • Néhány Triticum L. fajhibrid genetikai elemzése és gyakorlati értékelése. (disertaĵo, 1965)
  • Fajhibridek citogenetikája a Triticinae alakkörben. (disertaĵo, 1977)
  • Fajkeresztezések gyakorlati értékelése a Triticum nemzetségben. (disertaĵo, 1985).
  • Faj- és nemzetségkeresztezések a növényvilágban. (monografio, 1986, angle 1992)
  • Tropical Crop Production. (studenta lernolibro, 1990)
  • Fajkeresztezések az alakor [Triticum monococcum] és más búzafajok [Triticum spp.] között. (kunaŭtoro, 2005)

Fontoj redakti

Referencoj redakti