Adulario

vario de ortoklazo

En mineralogio, adulario[1] estas vario de ortoklazo.

Adulario el Svislando

Priskribo redakti

Adulario estas nomo de senkolora aŭ blanka, prisma formo de la minerala specio ortoklazo, troviĝanta en kavoj en metamorfa petro.

Kelkaj specimenoj montras bluecan brilon laŭ kristalaj facoj; la gema nomo de brila adulario estas lunŝtono.

Etimologio redakti

 
Monto Adula (Rheinwaldhorn) en Svislando

La adulario estas nomita laŭ Adula, la latina kaj itala nomo de la monto Rheinwaldhorn apud Sankt-Gotardo en Svislando, kie troviĝas tiu mineralo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti