Aelfgar (m. 1062) estis grafo de Mercia, Anglio ekde 1057.

Aelfgar
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 1062 (1062-01-01)
Familio
Patro Leofric
Patrino Godiva
Edz(in)o Ælfgifu
Infanoj Ealdgyth • EdvinoMorcar • Burgheard
Okupo
Okupo feudatory
vdr

Li estis filo de Leofric (Mercia) kaj, versajne, ties edzino Godiva kaj heredis la graflandon de Mercia post la morto de sia patro.

Kiam en 1051 Eduardo la Konfesanto ekzilis Godvinon de Wessex kaj liaj filojn, li konfidis East Anglia (antaŭe regata de Godvino) al Aelfgar. Tamen la sekvantan jaron Godvino reakiris tiun graflandon. Sed post la morto de Godvino en 1053, Aelfgar denove iĝis grafo de East Anglia.

En 1055 Eduardo ekzilis Aelfgar, kiu iris al Irlando. Aelfgar kunigis mararmeon, kaj alianciĝis al Gruffydd ap Llywelyn, kimra reĝo. Ili invadis Herefordshire, venkis ties grafon Ralph (moknomata "la malkuraĝa") kaj disrabis la urbon Hereford. Eduardo sendis Harold, la estontan reĝon, kontraŭ la invadantojn, kiuj fuĝis reen en Kimrion. Tamen sekvis pacakordo per kiu Aelfgar regajnis Mercia kaj East Anglia.

Li edziĝis al Aelfgifu. Ili havis almenaŭ tri idojn:

  • Edvino (Mercia), kiu sekvis sian patron kiel grafo de Mercia
  • Morcar kiu iĝis grafo de Northumbria en 1065
  • Edita, kiu edziĝis unue al Gruffydd ap Llywelyn kaj poste, verŝajne frue en 1066, al Harold la 2-a