Aethelberht (Kent)

Aethelberht (n. ĉirkaŭ 560, m. la 24-an de februaro 616) estis reĝo de Kent kaj la unua anglosaksa reĝo kiu konvertiĝis al kristanismo. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede li estis la plej potenca anglosaksa reĝo de Anglio.

Sankta
Aethelberht
Reĝo de Kent
Statuo de Aethelberht en la katedralo de Rochester
Statuo de Aethelberht en la katedralo de Rochester
Persona informo
Æthelbert
Naskiĝo ĉirkaŭ 560
en loko mankas
Morto 24-a de februaro 616
en loko mankas
Ŝtataneco Kent vd
Familio
Dinastio Oiscingas
Patro Eormenric of Kent vd
Edz(in)o Bertha of Kent • unnamed queen of Kent vd
Infanoj EadbaldAethelburg • Æðelwald vd
Profesio
Okupo monarko vd
Sanktulo
Festotago 24-a/25-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Altroniĝo redakti

Li heredis la tronon de Kent de sia patro Eormenric, sed ne certas la jaro: eble ĝi estis ĉirkaŭ 580 aŭ 590.

Kristanismo redakti

Aethelberht edziĝis (eble ĉirkaŭ 580) al Bertha, merovida princino kiu estis filino de Ĉaribert la 1-a, reĝo de Parizo. Ŝi estis kristana, kaj estis akompanata al Kent de franka episkopo.

En 597 papo Gregorio la 1-a sendis kristanan mision al Kent sub Aŭgusteno de Canterbury. Aethelberht konvertiĝis kaj subtenis kristanismon en sia regno: sed ŝajne lia influo ne sufiĉis por persvadi aliajn reĝojn konvertiĝi, krom Saeberht de Essex kaj Raedwald (East Anglia) (kvankam ŝajne Raedwald veneris ankaŭ paganajn diojn). Eĉ en Kent, dum lia vivo lia filo kaj sekvanto Eadbald (Kent) kaj multaj korteganoj restis paganoj. Post lia morto paganismo mallonge refortiĝis, ĝis la konvertiĝo de Eadbald. Tamen estis pro la konvertiĝo de Aethelberht kial la roma varianto de kristanismo ekgajnis influon en Anglio.

Leĝaro redakti

Ĉirkaŭ 602 aŭ 603 Aethelberht eldonis leĝaron, de kiu restas manuskriptoj. Ĝi estis inter la unuaj dokumentoj skribitaj en la anglosaksa lingvo, kaj grava fonto pri la leĝaj kutimoj de la unuaj anglosaksoj kaj de ĝermanaj popoloj. Punoj pro krimoj variis laŭ la rango de la viktimo, kaj krimoj kontraŭ la eklezio ricevis la plej altajn punojn - eĉ pli ol krimoj kontraŭ la reĝo.

Kanoniziĝo redakti

Aethelberht kanoniziĝis pro sia rolo rilate la kristanigon de Kent.