En lingvistikaj studoj, aferezo (el la greka vortoj apo 'for' kaj hairen 'preni') estas la perdo de unu aŭ pli sonoj ĉe la komenco de vorto (precipe la perdo de neakcentitaj vokaloj).

Aferezo en historiaj procesoj redakti

Ekzemploj:

  • La angla vorto [k]nife, prononcata: ['naɪf].
  • La germana vorto [S]trand > la finna vorto ranta ('plaĝo').
  • La greka vorto episkopus > latina [e]biscopu > angla bishop.
  • La angla vorto Egyptian > "Gyptian" > Gypsy.
  • La angla vorto [e]scape + goat > scapegoat.

Aferezo en poezio redakti

  • Angle: it is > 'tis.

Aferezo en ĉiutaga lingvouzo redakti

  • Hispane: está ('estas') > [e]tá > ta (en Argentino kaj aliaj landoj).

Vidu ankaŭ redakti