La Afero Sokal estis trompo pretigita de la fizikisto Alan Sokal, kiu prezentis artikolon por publikigo en la revuo pri postmodernaj kulturaj studoj Social Text (eldonita de la Universitato de Duke) en 1996. La pseŭdo-scienca artikolo uzis grandan kvanton de fak-ĵargono, samtempe simila al fiziko, kaj samtempe laŭ la postulatoj de postmodernismo, sed havis neniun sencon. Tamen, la revuo akceptis kaj publikigis ĝin, supozante ke ĝi estis origina kaj altnivela.

Laŭ Alan Sokal, li faris tion kadre de eksperimento celanta "publikigi artikolon libere gustigita de ne-sencaĵoj, kiu (a) sonas bone kaj (b) flatas la ideologiajn antaŭkonceptojn de la eldonistoj"[1] por vidi, ĉu la eldonistoj akceptos la proponitan artikolon.

La artikolo titolita "Transiri limojn: al transformativa hermenotiko de la kvantuma gravito"[2], estis publikigita meze de 1996 en la numero Science Wars de Social Text, sen antaŭa ekzameno de sciencistoj aŭ eksteraj kritikistoj. En la tago de la publikigo Sokal anoncis en la revuo Lingua Franca, ke la artikolo estis ŝerca trompo. Li mem priskribis ĝin kiel "pastiĉo de ĉifrita diskurso de la maldekstruloj, de laŭdaj referencoj, de grandiozaj citaĵoj kaj de nura ne-sencaĵo, strukturita ĉirkaŭ citaĵoj kiel eble plej stultaj de universitataj fakuloj pri sociaj sciencoj, rilataj al matematiko kaj fiziko".

Enhavo de la artikolo redakti

Referencoj redakti

  1. Tradukita el la angla "publish an article liberally salted with nonsense if (a) it sounded good and (b) it flattered the editors' ideological preconceptions" [1].
  2. Tradukita el la angla: "Transgressing the Boundaries: Towards a Transformative Hermeneutics of Quantum Gravity" [2] Arkivigite je 2007-03-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti