Affoltern en Emme-Valo

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Affoltern

Affoltern en Emme-Valo estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Affoltern en Emme-Valo
Blazono de Affoltern en Emme-Valo
Blazono de Affoltern en Emme-Valo
Blazono de Affoltern en Emme-Valo
Stacidomo Affoltern-Weier
Stacidomo Affoltern-Weier
Stacidomo Affoltern-Weier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Koordinatoj  47° 3′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.05000 °N, 7.71667 °O / 47.05000; 7.71667 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.05000 °N, 7.71667 °O / 47.05000; 7.71667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1141
Areo 11,5 km²
Alteco 801 m super marnivelo
Poŝtkodo 3416
Komunumkodo 0951
Mapo de Affoltern en Emme-Valo
Mapo de Affoltern en Emme-Valo
Mapo de Affoltern en Emme-Valo
vdr

Geografio redakti

Affoltern situas proksimume 10 kilometrojn oriente de Burgdorf. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Affoltern mem la vilaĝetoj Weier, Eggerdingen kaj Heiligenland. La plej alta punkto de la komunumo estas la belvidpunkto sur la monto Lueg sur alteco de 890 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Affoltern limas en nordo al Walterswil, en oriento al Dürrenroth, en sudo al Sumiswald, en sudokcidento al Rüegsau, en okcidento al Heimiswil, kaj en nordokcidento al Wynigen.

Trafiko redakti

Affoltern en Emme-Valo disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Ramsei al Huttwil, kiu tamen ek de decembro 2009 estas fermita por la persona trafiko kaj estas servata nur ankoraŭ de kelkaj vartrajnoj. La trajnlinio por la personotransporto estis anstataŭigita per buslinio. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Burgdorf al Sursee en Kantono Lucerno.

Vidindaĵoj redakti

En Affoltern en Emme-Valo ekzistas demonstracia fromaĝfarejo, kie la turistoj povas propraokule vidi, kiel oni produktas la fame konatan emevalan fromaĝon, kiu ankaŭ estas ingredienco de la svisa nacia menuo fonduo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Affoltern datiĝas el la jaro 1261 kiel Affolterra. La urbo Bernoakiris en la jaro 1408 la superan kaj en la jaro 1431 ankaŭ la malaltan jurisdikcion pri la loko. La partroneco pri la vilaĝo apartenis ĝis la aĉeto fare de la urbo Berno en la jaro 1698 al la komandorejo Sumiswald de la Ordeno de germanaj kavaliroj. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti