Afrika citruspsilido

La afrika citrusa psilido, Trioza erytreae, estas suko-suĉanta, hemiptera insekto en la familio de Triozedoj. Ĝi estas grava plago de citrusoj, estante unu el nur du konataj vehiklo de la grava citrusmalsano, Hûanglongbingo, kiu estas vaste disvastigata en Afriko. La alia vehiklo estas la azia citruspsilido, Diaphorina citri.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trioza erytreae
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Hemipteroj Hemiptera
Subordo: Sternorrhyncha
Superfamilio: Psylloidea
Familio: Triozidae
Genro: Trioza
Specio: T. erytreae
Trioza erytreae
Del Guercio, 1918
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La plenkreska psilido estas unue pala, sed poste malheliĝas al helbruna koloro. La ino estas pli granda ol la masklo kaj havas akre pintan abdomenon kompare kun la malakra de la masklo. Ĝi kutime adoptas distingan sintenon dum manĝado, kun kapo malsupren suĉanta sukon kaj korpon levitan laŭ angulo de ĉirkaŭ 35 °.[1]

Disvastiĝo redakti

La Afrika citruspsilido (ACP) troviĝas en Kamerunio, Komoroj, Etiopio, Kenjo, Madagaskaro, Malavio, Maŭricio, Reunio, Ruando, Sudafriko, Sankta Heleno, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Kongo, Zambio, kaj Zimbabvo. Ĝi troviĝas ankaŭ en Sauda Arabio, Jemeno, kaj en la makaroneziaj, insularoj Madejro[1] kaj Kanarioj.[2] Ĝi estas sentema al varmaj, sekaj kondiĉoj kaj favoras malvarmetajn kaj humidajn areojn 500 m super marnivelo.[3] Lastatempe ĝi estis enkondukita en Hispanion tra Galegio kaj Portugalio. Tamen la hûanglongbingo ankoraŭ ne estis trovebla en ĉi tiuj landoj.[4]

Vivciklo redakti

T. erytreae estas limigita al gastigantaj plantoj en la familio Rutacoj. Ĝi aperas sur sovaĝaj plantoj kiel ĉevalligno kaj blanka ferligno, kaj ankaŭ sur citrusoj, precipe citronoj kaj limedoj. Ina psilido povas demeti ĝis 2000 ovojn dum kvar- ĝis sep-semajna periodo.[1] Ovoj estas demetitaj rande de nova folia kresko kaj estas ankritaj per mallongaj tigoj. Ili elkoviĝas post 7 ĝis 14 tagoj, kaj la unua-instaj nimfoj komencas nutriĝi en la malsupra flanko de la folioj kie ili komencas formi gajlojn. La nutrado de granda nombro da nimfoj kaŭzas bukladon de la folioj, distordadon de ŝosoj kaj eĉ ĉesigon de kresko. La nimfoj ŝanĝiĝas kvin fojojn antaŭ ol fariĝi flugilhavaj plenkreskuloj. La nimfa disvolva stadio daŭras inter 20 kaj 40 tagojn depende de temperaturo.[5]

Damaĝo kaj regado redakti

ACP estas unu el nur du vehikloj de la kaŭzaj agentoj de HLB malsano, la floem-limigita, gramnegativa bakterio Candidatus Liberibacter spp. La azia formo, L. asiaticus, toleras varmon kaj simptomoj de la malsano povas disvolviĝi ĉe temperaturoj ĝis 35 °C. La afrika formo, L. africanum, estas varme sentema kaj simptomoj aperas nur kiam la temperaturo estas inter 20 kaj 25 °C.[6] Kvankam T. erytreae estas la natura vehiklo de afrika HLB kaj D. citri la natura vehiklo de la azia, ambaŭ psilidoj povas fakte transdoni iun el la malsanaj agentoj sub eksperimentaj kondiĉoj.[7]

Ligita kun T. erytreae en Zimbabvo estas du unuarangaj parazitoidoj kaj kelkaj duarangaj kaj terciaraj hiperparasitoidoj. Unu el la primaraj parasitoidoj, Tetrastichus radiatus, restas ekstera al la psilida gastiganto, dum la alia, Psyllaephagus pulvinatus, estas interna parazitoido. La ĉefa duagrada hiperparasitoido estas Aphidencyrtua cassatus, renkontita multnombre kaj kiu atakas ambaŭ unuarangajn parazitoidojn.[8]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 EPPO. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2021-02-25.
  2. Situación de Trioza erytreae en Canarias Archived copy. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2014-10-22.
  3. Green, G.C.; Catling, H.D. (1971) Weather-induced mortality of the citrus psylla Trioza erytreae, a vector of greening virus, in some citrus-producing areas of South Africa. Agricultural Meteorology 8, 305–317.
  4. http://www.lavozdegalicia.es/noticia/sociedad/2015/02/05/agresiva-plaga-citricos-entra-peninsula-sur-galiciaun-sacerdote-abusaba-ninos-esquimales-condenado-19-anos-canadala-oms-constata-primera-vez-ano-aumento-casos-ebola-africa/0003_201502G5P27991.htm
  5. Catling, H. D. 1970. The bionomics of the South African citrus psylla Trioza erytreae (Del Guercio) (Homoptera: Psyllidae), Entomological Society of South Africa, 32, 272–290.
  6. Garnier, M., S. Jagoueix-Eveillard, P. R. Cronje, G. F. LeRoux, and J. M. Bové. 2000. Genomic characterization of a Liberibacter present in an ornamental rutaceous tree, Calodendrum capense, in the Western Cape Province of South Africa. Proposal of 'Candidatus Liberibacter africanus subsp. capensis.' International Journal of Systematic and Evolutionary Microbiology 50: 2119–2125.
  7. Lallemand, J., A. Fos, and J. M. Bové. 1986. Transmission de la bacterie associé à la forme africaine de la maladie du “greening” par le psylle asiatique Diaphorina citri Kuwayama. Fruits 41: 341–343.
  8. The parasitoid complex of the citrus psylla Trioza erytreae (Del Guercio) (Homoptera: Psyllidae)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trioza erytreae en la angla Vikipedio.