La Afrika kanbirdoAfrika marĉokanbirdo, Acrocephalus baeticatus, estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu reproduktiĝas en multe da Afriko sude de Saharo. Ĝi estas migranta specio ene de la kontinento, kun sudaj reproduktantaj populacioj moviĝantaj al tropikoj dum la sudhemisfera vintro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika kanbirdo

Afrika kanbirdo ĉe Darville, Pietermaritzburg, Sudafriko
Afrika kanbirdo ĉe Darville, Pietermaritzburg, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. baeticatus'
Acrocephalus baeticatus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estis foje konsiderata subspecio de la Kanbirdo, Acrocephalus scirpaceus.

Tiu estas komuna specio de marĉaj areoj, kun junkejoj aŭ simila vegetaĵaro. Kiam ili ne estas reproduktantaj, ili povas eniri en ĝardenoj.

Aspekto redakti

La Afrika kanbirdo estas senmarka malgrandeca birdo kun iom ebeneca frunto, 13 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 11 gm. Ties supraj partoj estas tre brunaj, kaj ĝi havas blankecan superokulan strion. La subaj partoj estas blankaj, kun ruĝeca nuanco en flankoj. La forta pinteca beko havas iom subenkurvecan supran makzelon; la beko estas malhelflaveca kun pli flava bazo. La kruroj estas nigrecaj kaj la irisoj estas brunaj. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, sed junuloj havas ruĝecan pugon.

La kanto estas malrapida babilema jit-jit-jit kun tipaj akrocefalecaj fajfoj kaj iom da imitado. Ĝi estas nedistingebla el la Kanbirdo escepte ĉar tiu specio estas imitata. La Afrika kanbirdo povas esti certe distingita el la Kanbirdo enmane. Tamen, tiu specio kutime troviĝas en multe pli humidaj habitatoj, kaj estas rara aŭ neesta el multo de suda Afriko.

En suda Afriko, la ĉefa konfuziga specio estas la migranta Grenokanbirdo Acrocephalus palustris, kaj distingi tiujn du speciojn ne estas facile. La Grenokanbirdo estas pli granda, pli tutbruna supre, pli flugillonga, kaj havas pli ebenan kapokonturon. Ĝi troviĝas ankaŭ en pli sekaj habitatoj kaj intermetas pli muzikecajn frazojn en sia kanto.

Kutimoj redakti

La Afrika kanbirdo konstruas profundan kestoneston el bendoj de kanoj, herboj kaj junkoj, kiu estos kovrita per pli fajnaj herberoj kaj lokita malalte inter junkoj. La ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn. Tiu specio estas monogama, kaj pariĝas porvive.

La Afrika kanbirdo estas kutime vidata sola aŭ en paroj, moviĝanta inter vegetaĵaro kaj grimpanta supren kaj suben la plantotigojn. Ili manĝas insektojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn.

Konservostatuso redakti

Tiu komuna specio havas grandan teritorion kaj oni supozas, ke la populacio estas granda. Tiu specio ne atingas la kriterion por malpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio ĝi estis konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj redakti

  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1