La Afrika plorturto (Streptopelia decipiens) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika plorturto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Afrika plorturto 'Streptopelia decipiens'
Gustav Hartlaub & Otto Finsch 1870
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas disvastigata loĝanta kaj reproduktanta birdo en Afriko sude de Saharo. Spite ĝia nomo, ĝi ne estas proksima parenco de la specio de Norda Ameriko nome Plorturto, Zenaida macroura.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi specio estas komuna aŭ abunda ĉe akvo. Ĝi konstruas la neston el bastonetoj en arbo, ofte manglo, kaj tie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida per regula flugilfrapo kaj eventuala vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.

La Afrika plorturto manĝas herbosemojn, granojn kaj aliajn vegetalojn. Ili estas tre surgrundemaj kaj plej ofte nutras sin surgrunde.

Malkiel multaj aliaj specioj de tiu genro, ili estas tre gregemaj kaj ofte nutras sin laŭ grupoj. Ili miksiĝas pace ankaŭ kun aliaj specioj de turtoj.

Aspekto redakti

La Afrika plorturto estas grandeca, fortika turto, ĝis 31cm longa. La dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj. La kapo estas griza kaj la kolo kaj subaj partoj estas el rozkoloro ĝis helgriza, ĉefe ĉe ventro. Estas nigra makulstrio en la nuko iom hele bordita. La kruroj kaj ringo de nuda haŭto ĉirkaŭ la okulo estas ruĝaj.

Dumfluge la specio montras nigrecajn flugilplumojn kaj pli blankajn ĉe vosto kaj tio lasta estas diferencilo kun la pli granda Ruĝokula turto. La voĉo estas rapida krrrrrrrr, u-uuu, u.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj esta pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas skvamojn en la korpplumoj.

Referencoj redakti