Agârbiciu (Axente Sever)
komunumo en Rumanio
Agârbiciu [agirbiĉu] (hungare: Szászegerbegy [sasegerbedj], germane: Arbegen) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1285 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj); en 1992 1522 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1343. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Axente Sever.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.