Aga Bozorg moskeo (perse مسجد آقا بزرگ: Masĝed-e Aga Bozorg) estas historia moskeo en Kaŝano, Irano. La moskeo estis konstruita en la lastaj jardekoj de la 18a jarcento far arkitekta majstro (ostad) Haĝ Ŝa'ban-ali. La moskeo kaj teologia lernejo (madrese) troviĝas en la centro de la urbo.

Aga Bozorg Moskeo

LandoIrano
SituoKaŝano
- koordinatoj33° 58′ 42″ N, 51° 26′ 43″ O (mapo)33.9784722251.44513889Koordinatoj: 33° 58′ 42″ N, 51° 26′ 43″ O (mapo) [+]
Materialobriko, gipso, kahelo [+]

konsekro1844

Aga Bozorg Moskeo (Irano)
Aga Bozorg Moskeo (Irano)
DEC

Map
Aga Bozorg Moskeo
Vikimedia Komunejo:  Agha Bozorg Mosque [+]
vdr

Aga Bozorg Moskeo estis konstruita por preĝoj, predikadoj kaj instruaj sesioj far Molla Mehdi Naragi la 2-a ankaŭ konata kiel Molla Mohammad Naragi, plej fama per lia titolo de Aga Bozorg (laŭvorte granda sinjoro/lordo) donita al li de la tempa Ŝaho mem. Molla Mehdi Naragi la 2-a estis la filo de la legenda Molla Ahmad Naragi kiu estis la dua plej forta gravulo en Irano post la tiutempa Ŝaho, Fath-Ali Ŝaho gaĝara. Molla Ahmad Naragi estas pleje fama pro varbado de la iranaj fortoj kontraŭ la rusa invado en la norda Irano kaj deklarado de "ĝahado" aŭ "sankta milito" kontraŭ la invadantaj rusoj. Li estis sukcese kapabla rekonkerigi per ofensivo la iranajn landojn, kiujn la invadantaj rusaj fortoj estis kaptintaj. Molla Ahmad Naragi, liaj fratoj, liaj filoj kaj lia patro Molla Mahammad Mehdi Naragi fama kiel Mohaggeg Naragi; estas kelkaj el la plej eminentaj ŝijaistaj klerikoj kaj ankaŭ kiel kelkaj el la plej famaj islamaj-iranaj sciencistoj de sia tempo. Molla Ahmad Naragi kaj lia patro Mohaggeg Naragi estas precipe bone konataj kaj honorataj ĝis ĉi tiu tago en Irano kiel la eminentaj islamaj gvidantoj de sia tempo.

Specifaĵoj redakti

La moskeo estas priskribita kiel "la plej bona islama komplekso en Kaŝano kaj unu el la plej bonaj arkitekturaj kompleksoj de la mez-19a jarcento".[1] Notita pro ties simetria desegnado, ĝi konsistas el du grandaj ivanoj, unu antaŭ la mihrabo kaj la alia antaŭ la enirejo.[2] La korto havas duan korteton en la mezo kiu konsistas el ĝardeno kun arboj kaj fontano. La teraso antaŭ mihrabo havas du minaretojn kun brika kupolo. Estis ĉi tie, kie ostad (majstro) Ali Marjam (arkitekto de i.a. la Domo de Boruĝerdioj kaj la Domo de Tabatabaioj en Kaŝano) kiel lernanto komencis sian karieron kiel arkitekto.


Bildogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Burke, Andrew (15a de septembro 2010). Iran. Lonely Planet. p. 228. ISBN 978-1-74220-349-2.
  2. Burke, Andrew; Maxwell, Virginia; Shearer, Iain (1a de junio 2012). Lonely Planet Iran. Lonely Planet. p. 366. ISBN 978-1-74321-320-9.

Eksteraj ligiloj redakti

  • (france) Agha Bozorg Moskeo, fotografio