Agantuk (La nekonatulo) estas filmo de bengala reĝisoro Satyajit Ray de 1991; ĝia ĉefa aktoro estas Utpal Dutt.

Agantuk
filmo
Originala titolo আগন্তুক
Originala lingvo bengala lingvo
Kina aperdato 1991
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Satyajit Ray
Produktisto(j) Satyajit Ray
Scenaro Satyajit Ray
Loko de rakonto Kolkato
Muziko de Satyajit Ray
Rolantoj Utpal Dutt • Deepankar De • Mamata Shankar • Dhritiman Chatterjee • Robi Ghosh • Ajit Bandyopadhyay
Produktinta firmao National Film Development Corporation of India
Honorigoj National Film Award for Best Feature Film
IMDb
vdr

En burĝa Kalkato-a familio la edzino, Anila, ricevas leteron el viro, kiu asertas esti ŝia onklo. Tiu onklo malaperis antaŭ tridek kvin jaroj. Li estas fremdulo al la familio, kaj estis komprenita kiel mortinta. Li skribas, ke li tuj venos kaj pasigos kelkajn tagojn ĉe ŝi. Li alvenas kaj rakontas, ke li estas homologiisto. Li vojaĝadis tra la mondo: Europo, Usono, kie li loĝis kun la indiĝenaj amerikanoj kaj eldonigis libron «An indian Among Indians» (vortludo pri «indian» =hindio, kaj «indian»= indiano). Poste li same loĝis inter la sud-amerikaj indianoj. Li asertas esti nun survoje al Aŭstralio por vivi kun la tieaj aborigenoj. Subindra, la edzo de Anila pridubas la nekonaton. Li suspektas ke eble tiu estas fripono, kiu intencas kapti la heredaĵon. Tial diversaj elprovoj estas laŭvice uzataj al li cele al malkovri la veron. Sed la nekonato tre bone trapasas ilin kaj montras lertan psikan komprenon.

Male al la gepatroj la juna filo de Anila akceptas la onklo tuj de l’ komenco.
Sed la edzo neniam sukcesas kompreni la strangan vizitanton. Post sceno kie ĉiuj rekuniĝas unusente dancante tradician dancon kun la loĝantoj de adivasi-a vilaĝo (आिद वासी = praaj loĝantoj) de Bengalo, la onklo foriras tiom neatendite, kiom li alvenis, lasante malantaŭ si kelkajn neforgeseblajn frazojn. (ekzemple: dum unu elprovo far iu amiko familia, tiu tiklas la nekonaton pri kanibalismo: «ĉu tio ne estas la plej barbara, sovaĝa malciviliza el ĉiaj kutimoj?» la onklo respondas: «Jes kanibalismo estas barbareca. Sed ĉu vi scias, kio estas eĉ pli barbareca kaj malciviliza, nu, vidi senhemulojn kaj drog-dependuloj en urbo tiel, kiel New-York. Kaj la kapableco far unu civilizo venki aliajn kaj detrui tutajn urbojn per nur puŝante unu butonon. Centfoje pli barbareca tio ja estas!»)
Tiu psikologie riĉa, pensiga, ĉuiganta filmo estas bela kaj simpla kiel desegno, aŭ kiel medita momento sur iu Kalkata-a mejdan (=libera spaco, ludplaco).

Eksteraj ligiloj redakti