Laŭ NPIV genro (Agathis, sin. Dammaria) el Araŭkariacoj de koniferoj, ĝenerale monoikaj arboj kun fortika trunko, verticilaj branĉoj kaj kontraŭe duopaj aŭ alternaj folioj lancetformaj aŭ longe ovalaj, mallonge petiolaj. La orientalisa kaj aŭstralazia genro entenas 20 speciojn indiĝenajn de Sumatro ĝis Nov-Zelando kaj Fiĝioj. Kelkaj estas kultivataj por ornamo, por ligno kaj/aŭ por helkolora rezino uzata por produktado de speco de kopalo, interalie kaŭrio kaj damaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agatido
Agathis robusta
Agathis robusta
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Araŭkariacoj Araucariaceae
Genro: Agathis
Salisb., 1807
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr