Aghireș
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Aghireş)
Aghireș [agireŝ] (hungare: Egrespatak [egreŝpatak]) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Zalău. Administre ĝi apartenas al la komunumo Meseșenii de Jos.
Aghireș | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sălaj | |
Alinome | Egrespatak (hungare) | |
Komunumo | Meseșenii de Jos | |
Iama hungara departemento | Szilágy | |
Situo | 47° 10′ N, 23° 1′ O (mapo)47.16166666666723.0175Koordinatoj: 47° 10′ N, 23° 1′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 273 m | |
Poŝtkodo | 457246 | |
Loĝantaro | 1.375 (en 2011; 1.318 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 142097 | |
Aghireș situas ĉe la distrikta vojo DJ191C, kiu ligas ĝin al Crasna, Meseșenii de Jos kaj Zalău, kaj ĉe la ringovojo ĉirkaŭ Zalău (rumane: centura Zalău = CZ). Estas planate, ke la tria sektoro de la Transilvania Aŭtovojo iru preter la vilaĝo.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1140 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 — 671 (rumanoj, 44 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1361. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personoj redakti
- János Kui (n. 29-a de januaro 1939): instruisto, ĵurnalisto.