Agim Çeku (naskiĝis la 29-an de oktobro 1960 en Ćuška proksime de Peć, Jugoslavio) estas kosova politikisto. Li estis kosovoalbana armeestro dum la Kosova Milito de 1998 kaj 1999 kaj ĉefministro de Kosovo de la 10-a de marto 2006 ĝis la 9-a de januaro 2008, kiam la lando kun grandparte albana enloĝantaro ankoraŭ formale ne estis memstara ŝtato - tia ĝi fariĝis nur ekde februaro 2008 - sed aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. Lia posteulo kiel ĉefministro de Kosovo fariĝis Hashim Thaçi.

Agim Çeku
Persona informo
Agim Çeku
Naskiĝo 29-a de oktobro 1960
en en Ćuška proksime de Peć, tiama Jugoslavio (nuna Kosovo)
Religio islamosunaismo vd
Ŝtataneco Kosovo vd
Partio Alianco por la Estonto de KosovoPartio Demokratia de KosovoSocialdemokratia Partio de Kosovo vd
Subskribo Agim Çeku
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
ĉefministro de Kosovo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum sia tempo kiel ĉefministro de Kosovo, Agim Çeku oficiale ne estis membro de politika partio, sed en aprilo 2008 li membriĝis en la Socialdemokratia Partio de Kosovo.