Agir

politika partio de Francio

Agir - prononco [aĴI:R], en traduko "Agi!" - estas politika partio de Francio kreita en novembro 2017. La plimulto de ĝiaj fondmembroj antaŭe estis rilata al la Konstrua frakcio ene de la dekstre centraj respublikanoj, Les Républicains. Titolante sin kiel "liberala, socia, eŭropa, humanisma kaj reformisma" partio, Agir estis fondita fare de grupo de 19 establitaj politikistoj kiel alternativo al la respublikanoj. La partio fuziis en septembro 2022 kun la partio Teritorioj de progreso (Territoires de progrès) kaj la kompare pli multmembra partio République en marche (respubliko en marŝo) al nova partio Renaissance (renaskiĝo). Tamen ĝi ne malfondiĝis en tiu fuzio, sed daŭre tenas prezidanton, oficejon kaj retejon, kaj konsideratas asociita partio de la komuna nova partio Renaissance (renaskiĝo).

Agi
Agir
Emblemo de Agi
partio
Lando  Francio
Estro Franck Riester
Fondiĝo 26-an de novembro 2017
Dissolvo fuzio kun République en marche (respubliko en marŝo) al nova partio Renaissance (renaskiĝo) en septembro 2022
Ĉefa sidejo 72 avenuo de La Bourdonnais en la 7-a arondismento de Parizo
Koloro(j) helblua - malhelblua+ruĝa
Ideologio Liberalismo, Respublikismo, Poreŭropismo
Pozicio Centrisma
Eŭropa nivelo Renovigi Eŭropon (kadre de la nova partio Renaissance (renaskiĝo))
Retejo https://agir-ladroiteconstructive.fr
vdr

Pluraj partianoj estis respektive estas parlamentanoj en la Nacia Asembleo. Fabienne Keller estis la nura Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) de la partio.

Eksteraj ligiloj

redakti