Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nigra aglo.

Aglo nigra (eŭske: Arrano beltza) estas malnova eŭska simbolo, kiu montras nigran aglon sur flava fono. Ĝi plej ofte, sed ne nepre, estas uzata de eŭskaj radikaluloj kiel unu el la simboloj de "Euskal Herria" aŭ Eŭsklando kun la Flago de Eŭskio. Ĝi korespondas pli al Reĝa aglo aŭ "Golden Eagle" en la angla aŭ "Águila Real" en la hispana ol al simpla nigra aglo sur flago. Ĝi referencas al Aquila chrysaetos homeryi kiel raso de aglo. Ĝi estas protektata raso ĉar oni kalkulis nur milon en 1990 en Iberio. Ĝi estas forta simbolo kiel la Flago de Eŭskio, Lauburu kaj Zazpiak Bat.

Nuna Aglo nigra
Sigelo de reĝo Sanĉo la 7-a de Navaro
Murpentraĵo de Batasuna (Gipusko), 2003

Aglo nigra dekomence estis sigelo de Reĝo Sanĉo la 3-a de Navaro, kiu, unuigante la Reĝlandon de Aragono kun Kastilio, havis sub sia krono ĉiujn teritoriojn de eŭskaj kulturo kaj lingvo, inkluzive teritoriojn tradicie kastiliajn. Lia reĝlando etendiĝis de Galegio ĝis Mediteraneo. Laŭ nacia eŭska interpretado, la regno de Sanĉo la 3-a konsistigis historian precedencon por la aspiroj al unuigo de eŭsklingvaj teritorioj sub la kuratoro de sendependa ŝtato. El hispana vidpunkto, ĝi estas unu el la unuaj provoj formi unuigitan Hispanion.

Tiu simbolo estas plej ofte uzata de Ezker abertzalea (maldekstra partio), kiu konsideras ĝin kiel "simbolon de la plej malnova teritorio de Euskal Herria". Tiel, flanke de Ikurrina (la oficiala flago en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo), devenanta de Sabino Arana, tiu flava flago kun aglo nigra estas plej ofte uzata, ĉar ĝi estas simbole konsiderata kiel pli vera kaj pli origina. Pro la samaj kialoj, estas pli ofta uzo fare de revolucia maldekstro de tradicia termino "Euskal Herria" ol la neologismo "Euskadi", kreita de Sabino Arana en la 19-a jarcento (tamen, Euskadi komencas esti pli kaj pli ofte asociata al Eŭska Aŭtonoma Komunumo).

Kelkaj eŭskaj por-Hispaniaj organizaĵoj en Eŭskio kaj Navaro uzas Aglon nigran el mala vidpunkto ĉar ĝi estas simbolo de hispana unueco. Laŭ ili, ili pretekstas ke Sanĉo la 3-a aperas en multaj historiaj dokumentoj, sub la nomo "Rex Hispanorum Regum", aŭ "Reĝo de la reĝoj de Hispanio" (aŭ de hispanoj). El ilia vidpunkto, tio demonstras, ke la Reĝlando de Navaro ekvidis Hispanion kiel teritorian kaj historian unuon, malgraŭ ĝia politika divido. Sanĉo la 3-a ankaŭ faris reĝlandon el Kastilio, lasante la zorgon al sia filo Fernando uzi Aglon nigran, kaj tra reĝoj kaj reĝinoj ĝis Isabel la Katolika.

Muziko redakti

Arrano beltza (Aglo nigra) ankaŭ estas kanzono de eŭska kantisto kaj komponisto Mikel Laboa, reprenita de rokmuzika grupo Negu Gorriak kun jena teksto:

Arrano beltzarekin joan ziren
joan joan
Jaengo Navas de Tolosara
Nafarrak
eta kate kateekin itzuli etxera.
Kun aglo nigra ili iris
iris, iris
Al Navas de Tolosa de Jaén
Navaranoj
kaj katenojn kun katenoj revenis hejmen.

Tio referencas al legendo pri la deveno de la blazono de Navaro kaj al Batalo de Las Navas de Tolosa en Ĥaeno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti